ק Kof
12 Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon;
Ne forgesu mizerulojn.
13 Por kio malpiulo malŝatas Dion,
Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?
ר Reŝ
14 Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto.
Al Vi fordonas sin malriĉulo;
Por orfo Vi estas helpanto.
ש Ŝin
15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo,
Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.
16 La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam,
Pereis la idolistoj de Lia tero.
ת Tav
17 Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo;
Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
18 Por doni juĝon al orfo kaj premato,
Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.Psalmo 11 (10)
Al la ĥorestro. De David.
1 Ĉe la Eternulo mi rifuĝas.
Kial vi diras al mia animo:
Flugu kiel birdo sur vian monton?
2 Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon,
Almetis sagon sian al la tendeno,
Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj,
Kion povas fari la justulo?
4 La Eternulo estas en Sia sankta templo;
La trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
5 La Eternulo elprovas justulon;
Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron;
Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
7 Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;
La piulo vidos Lian vizaĝon.
Psalmo 12 (11)
Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.
1 Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj
Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
2 Malveron ili parolas unuj al aliaj,
Vortojn flatajn el koro hipokrita.
3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon
Kaj langon fanfaronantan,
4 Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos,
Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
5 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas,
Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;
Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,
Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin,
Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
8 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj,
Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.
Psalmo 13 (12)
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
1 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi?
Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?
2 Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo
Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage?
Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi?
3 Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio;
Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
4 Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis;
Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.
5 Sed mi esperas al Via favorkoreco;
Mia koro ĝojas pro Via savo.
6 Mi kantos al la Eternulo,
Ĉar Li faris al mi bonon.
Psalmo 14 (13)
Al la ĥorestro. De David.
1 La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
3 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
4 Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
5 Tie ili forte ektimis,
Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
6 Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo,
Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.
7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
Psalmo 15 (14)
Psalmo de David.
1 Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?
Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,
Kaj parolas veron el sia koro;
3 Kiu ne kalumnias per sia lango,
Ne faras malbonon al sia kunulo,
Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
4 Kiu abomenas malnoblulon
Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo,
Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
5 Kiu sian monon ne donas procentege,
Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.
Kiu tiel agas, tiu neniam falos.
Psalmo 16 (15)
Verko de David.
1 Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.
2 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
Mi ne havas alian bonon krom Vi.
3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn
Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.
5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
Vi subtenas mian sorton.
6 Loto agrabla trafis min,
Ĉarma estas mia heredo.
7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
Eĉ mia karno ripozas senzorge.
10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.
Psalmo 17 (16)
Preĝo de David.
1 Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion,
Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.
2 De Vi venos mia juĝo;
Viaj okuloj rigardos la veremecon.
3 Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min,
Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus,
Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.
4 Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo,
Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.
5 Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas.
6 Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio;
Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.
7 Montru Vian mirindan favorkorecon,
Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj.
8 Gardu min kiel la pupilon de la okulo,
Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min
9 De la malbonuloj, kiuj atakas min,
De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.
10 Sian koron ili fermis,
Per sia buŝo ili parolas fiere.
11 Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas;
Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.
12 Li similas leonon, kiu avidas akiron,
Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.
13 Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin;
Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,
14 Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano,
Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo,
Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj,
Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.
15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon;
Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.