Выбрать главу

Psalmo 23 (22)

Psalmo de David.
1 La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. 2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. 3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo. 4 Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min. 5 Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. 6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Psalmo 24 (23)

Psalmo de David.
1 Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj. 2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. 3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko? 4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe. 5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto. 6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. [Sela.] 7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro. 8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro. 10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. [Sela]

Psalmo 25 (24)

De David.
א Alef
Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.
ב Bet
2 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontiĝi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.
ג Gimel
3 Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.
ד Dalet
4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.
ה He
5 Gvidu min en Via vero
ו Vav
kaj lernigu min, Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas ĉiun tagon.
ז Zain
6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.
ח Ĥet
7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!
ט Tet
8 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.
י Jod
9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
כ Kaf
10 Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
ל Lamed
11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.
מ Mem
12 Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
נ Nun
13 Lia animo ĝuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.
ס Sameĥ
14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
ע Ain
15 Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.
פ Pe
16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Ĉar mi estas soleca kaj mizera. 17 La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min.
ר Reŝ
18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn. 19 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.
20 Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
ת Tav
21 Senkulpeco kaj justeco defendu min, Ĉar al Vi mi esperas.
פ Pe
22 Liberigu, ho Dio, Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.

Psalmo 26 (25)

De David.
1 Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne ŝanceliĝos. 2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron. 3 Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero. 4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros. 5 Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos. 6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo, 7 Por aŭdigi laŭte gloradon Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn. 8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro. 9 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj, 10 En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj. 11 Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min. 12 Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.

Psalmo 27 (26)

De David.
1 La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2 Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos. 3 Se elpaŝos kontraŭ min armeo, Mia koro ne ektimos; Se leviĝos kontraŭ min milito, Ankaŭ tiam mi havos fidon. 4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon. 5 Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min. 6 Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon. 7 Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi. 8 De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon. Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas. 9 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo. 10 Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis. 11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn. 12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco. 13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj! 14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.