Выбрать главу

Psalmo 28 (27)

De David.
1 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon. 2 Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo. 3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro. 4 Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj; Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas. 5 Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos. 6 Glorata estu la Eternulo, Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego. 7 La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros. 8 La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito. 9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

Psalmo 29 (28)

Psalmo de David.
1 Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton. 2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo. 3 La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj. 4 La voĉo de la Eternulo iras kun forto, La voĉo de la Eternulo iras kun majesto. 5 La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon. 6 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. 7 La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon. 8 La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ. 9 La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro. 10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Reĝo eterne. 11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.

Psalmo 30 (29)

Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David.
1 Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi. 2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis. 3 Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. 4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon. 5 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego. 6 Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos. 7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis. 8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi preĝis: 9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron? 10 Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi. 11 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, 12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

Psalmo 31 (30)

Al la ĥorestro. Psalmo de David.
1 Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min. 2 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min. 3 Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min. 4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; Ĉar Vi estas mia fortikaĵo. 5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero. 6 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon. 7 Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; Ĉar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo, 8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko. 9 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas; Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo. 10 Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis. 11 Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi. 12 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi fariĝis kiel rompita vazo. 13 Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; Ĉirkaŭe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraŭ mi, Ili intencas pereigi mian vivon. 14 Sed mi ― mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia Dio. 15 En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj. 16 Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco. 17 Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol. 18 Mutiĝu la mensogaj buŝoj, Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, Kun fiero kaj malestimo. 19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas! 20 Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj, Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj. 21 Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo. 22 Kaj mi diris en mia konfuziĝo: Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj; Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi. 23 Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile. 24 Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro, Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!