Выбрать главу
ר Reŝ
19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
ש Ŝin
20 Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos.
ת Tav
21 La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos. 22 La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.

Psalmo 35 (34)

De David.
1 Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi. 2 Prenu ŝildon kaj armilojn, Kaj stariĝu, por helpi min. 3 Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo: Via helpo Mi estas. 4 Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi. 5 Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu. 6 Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu. 7 Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo. 8 Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin. 9 Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo. 10 Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto? 11 Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas. 12 Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo. 13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem. 14 Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis. 15 Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis. 16 Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn. 17 Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj. 18 Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos. 19 Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj. 20 Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn. 21 Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis. 22 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi. 23 Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo. 24 Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne ĝoju pri mi. 25 Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru: Ni lin englutis. 26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi. 27 Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo. 28 Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj ĉiutage pri Via gloro.

Psalmo 36 (35)

Al la ĥorestro. De David, sklavo de la Eternulo.
1 La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio. 2 Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos. 3 La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon. 4 Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas. 5 Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj. 6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. 7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj. 8 Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas. 9 Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon. 10 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn. 11 Ne paŝu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min. 12 Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.

Psalmo 37 (36)

De David.
א Alef
Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste. 2 Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
ב Bet
3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon. 4 Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
ג Gimel
5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros. 6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.
ד Dalet
7 Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.
ה He
8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon. 9 Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
ו Vav
10 Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos. 11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon.
ז Zain
12 Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj. 13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
ח Ĥet
14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon. 15 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
ט Tet
16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj. 17 Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.