Выбрать главу
י Jod
18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne. 19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
כ Kaf
20 Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
ל Lamed
21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas. 22 Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
מ Mem
23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li. 24 Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
נ Nun
25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon. 26 Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
ס Sameĥ
27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne. 28 Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn;
ע Ain
Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita. 29 La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne.
פ Pe
30 La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon. 31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
צ Cadi
32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin. 33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
ק Kof
34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
ר Reŝ
35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo; 36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
ש Ŝin
37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema; 38 Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.
ת Tav
39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero. 40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin.

Psalmo 38 (37)

Psalmo de David. Pro memoro.
1 Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 Ĉar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano. 3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko. 4 Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi. 5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsaĝeco. 6 Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, La tutan tagon mi iras malgaja. 7 Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo. 8 Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro. 9 Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi. 10 Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi. 11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime. 12 Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage. 13 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon. 14 Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon. 15 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio. 16 Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus. 17 Ĉar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi. 18 Ĉar mi konfesas mian kulpon; Kaj min ĉagrenas mia peko. 19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj. 20 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon. 21 Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi. 22 Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!

Psalmo 39 (38)

Al la ĥorestro Jedutun. Psalmo de David.
1 Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi. 2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta. 3 Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango: 4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas. 5 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio; Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. [Sela] 6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos. 7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi. 8 De ĉiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo. 9 Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon, Ĉar Vi tion faris. 10 Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas. 11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj. Nur vantaĵo estas ĉiu homo. [Sela.] 12 Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; Ĉar migranto mi estas ĉe Vi, Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj. 13 Lasu min, ke mi vigliĝu, Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.

Psalmo 40 (39)

Al la ĥorestro. Psalmo de David.
1 Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion. 2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn. 3 Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo. 4 Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj. 5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super ĉiu kalkulo. 6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas. 7 Tiam mi diris: Jen mi venas; En la skribrulaĵo estas skribite pri mi. 8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro. 9 Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias. 10 Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno. 11 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu. 12 Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis. 13 Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min. 14 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 15 Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha! 16 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; La amantoj de Via helpo diru ĉiam: Granda estas la Eternulo. 17 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.