Psalmo 41 (40)
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
1 Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon:
En tago de mizero savos lin la Eternulo.
2 La Eternulo lin gardos kaj vivigos;
Li estos feliĉa sur la tero,
Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
3 La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano;
Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.
4 Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min;
Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
5 Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante:
Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
6 Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere;
Lia koro serĉas malbonon;
Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.
7 Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj;
Ili pensas malbonon pri mi, dirante:
8 Afero pereiga atakis lin;
Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.
9 Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon,
Levis kontraŭ min la piedon.
10 Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min,
Por ke mi povu repagi al ili.
11 Per tio mi scios, ke Vi favoras min,
Se mia malamiko ne triumfos super mi.
12 Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco,
Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam.
13 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael,
De eterne ĝis eterne.
Amen, kaj amen!
Libro dua (Psa. 42–72)
Psalmo 42 (41)
Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.
1 Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,
Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
3 Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte,
Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
4 Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras,
Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en
la domon de Dio,
Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.
5 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
6 Malĝojas en mi mia animo;
Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon,
Sur la monto Micar.
7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;
Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon,
Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,
Preĝon al la Dio de mia vivo.
9 Mi diras al Dio, mia Roko: Kial Vi min forgesis?
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
10 Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj,
Dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
11 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Psalmo 43 (42)
1 Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia;
De homo malverema kaj maljusta savu min.
2 Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min?
Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?
3 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu,
Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
4 Kaj mi venos al la altaro de Dio,
Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;
Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
5 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Psalmo 44 (43)
Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.
1 Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al ni,
Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.
2 Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis;
Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
3 Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron,
Kaj ne ilia brako helpis ilin;
Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizaĝo,
Ĉar Vi ilin favoris.
4 Vi estas mia Reĝo, ho Dio;
Disponu helpon al Jakob.
5 Per Vi ni disbatos niajn malamikojn;
Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.
6 Ĉar ne mian pafarkon mi fidas,
Mia glavo min ne helpos.
7 Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj,
Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
8 Dion ni gloros ĉiutage,
Kaj Vian nomon ni dankos eterne. [Sela.]
9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis,
Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
10 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko,
Ke niaj malamantoj nin prirabu;
11 Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn,
Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
12 Vi vendis Vian popolon por nenio,
Kaj prenis por ili nenian prezon;
13 Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj,
Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj,
Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
15 Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi,
Kaj honto kovras mian vizaĝon,
16 Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto,
Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.
17 Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis,
Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
18 Ne retiriĝis nia koro,
Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
19 Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj
Kaj kovris nin per ombro de morto,
20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio
Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
21 Ĉu Dio tion ne trovus?
Li ja scias la sekretojn de la koro.
22 Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage;
Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
23 Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro?
Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
24 Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon,
Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
25 Nia animo estas ja ĵetita en la polvon;
Nia korpo kliniĝis al la tero.
26 Leviĝu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.