Выбрать главу

Psalmo 58 (57)

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David.
1 Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? Ĉu vi juste juĝas, homidoj? 2 Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj. 3 De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris. 4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon, 5 Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto. 6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo! 7 Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj. 8 Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu, Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon; 9 Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego. 10 Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo. 11 Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.

Psalmo 59 (58)

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi.

1 Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi. 2 Savu min de la krimuloj, Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min. 3 Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo. 4 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu. 5 Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn; Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. [Sela] 6 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo. 7 Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas? 8 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn. 9 Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo. 10 Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj. 11 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia ŝildo. 12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo. 13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. [Sela] 14 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo. 15 Ili vagas pro manĝo, Kaj sen satiĝo pasigas la nokton. 16 Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo. 17 Ho mia forto, al Vi mi kantos; Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.

Psalmo 60 (59)

Al la ĥorestro. Por ŝuŝan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo.

1 Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin. 2 Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin; Resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas. 3 Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan. 4 Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili ĝin levu pro la vero. [Sela] 5 Por ke liberiĝu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min. 6 Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 7 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro. 8 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios. 9 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom? 10 Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 11 Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 12 Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Psalmo 61 (60)

Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David.
1 Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon. 2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. 3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko. 4 Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. [Sela] 5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. 6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn. 7 Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu. 8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn ĉiutage.

Psalmo 62 (61)

Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David.
1 Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo. 2 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne tute renversiĝos. 3 Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin, Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan? 4 Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. [Sela] 5 Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero. 6 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos. 7 En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio. 8 Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. [Sela] 9 Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo. 10 Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro. 11 Unu vorton diris Dio, Dufoje mi ĝin aŭdis, Ke la forto estas ĉe Dio. 12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.