Выбрать главу

Psalmo 63 (62)

Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo.

1 Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva. 2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron. 3 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras. 4 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. 5 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo. 6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi. 7 Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. 8 Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano. 9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran. 10 Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj. 11 Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.

Psalmo 64 (63)

Al la ĥorestro. Psalmo de David.
1 Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon. 2 Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, Kontraŭ la amaso de krimuloj, 3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn, 4 Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas. 5 Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras: Kiu ilin vidos? 6 Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro. 7 Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj. 8 Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon. 9 Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn. 10 La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.

Psalmo 65 (64)

Al la ĥorestro. Psalmo de David. Kanto.
1 Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn. 2 Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, Venas ĉiu karno. 3 Krimaĵoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos. 4 Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo. 5 Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj, 6 Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco, 7 Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj. 8 Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas. 9 Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis. 10 Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, Vi ebenigas ĝiajn bulojn; Per pluvego Vi ĝin moligas, Vi benas ĝiajn kreskaĵojn. 11 Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso. 12 La stepoj de dezerto grasiĝas, Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo. 13 La herbejoj kovriĝas per brutaroj, Kaj la kampoj vestiĝas per greno; Ili ĝojas kaj kantas.

Psalmo 66 (65)

Al la ĥorestro. Kanto-psalmo.
1 Ĝoje kriu al Dio tuta la tero. 2 Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro. 3 Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj. 4 La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. [Sela] 5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj. 6 Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpaŝis piede; Tie ni ĝojis pro Li. 7 Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. [Sela] 8 Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron. 9 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon. 10 Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton. 11 Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn; 12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton. 13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn, 14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo. 15 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. [Sela] 16 Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo. 17 Al Li mi vokis per mia buŝo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango. 18 Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus; 19 Sed Dio aŭskultis, Li atentis la voĉon de mia preĝo. 20 Glorata estu Dio, Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Psalmo 67 (66)

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.
1 Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. [Sela] 2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon. 3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. 4 Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. [Sela] 5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. 6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio. 7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.