Выбрать главу

Psalmo 74 (73)

Instruo de Asaf.
1 Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo? 2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis. 3 Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo. 4 Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn. 5 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn. 6 Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj. 7 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo. 8 Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando. 9 Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros. 10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon? 11 Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko. 12 Dio estas ja mia Reĝo de antikve, Li faras savon sur la tero. 13 Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo; 14 Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto; 15 Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn. 16 Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi aranĝis lumon kaj sunon; 17 Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi aranĝis. 18 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon. 19 Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam. 20 Rememoru la interligon, Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj. 21 La suferanto ne reiru hontigita; Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon. 22 Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage. 23 Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.

Psalmo 75 (74)

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto.
1 Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn. 2 Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon. 3 Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. [Sela] 4 Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon; 5 Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo; 6 Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco. 7 Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. 8 Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero. 9 Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob. 10 Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altiĝos la kornoj de virtulo.

Psalmo 76 (75)

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto.
1 Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael. 2 En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia loĝejo sur Cion. 3 Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. [Sela] 4 Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj. 5 Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj. 6 De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo. 7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero? 8 El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis, 9 Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. [Sela] 10 Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero. 11 Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo. 12 Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la reĝoj de la tero.

Psalmo 77 (76)

Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf.
1 Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias; Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min. 2 En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; Mia animo ne volas konsoliĝi. 3 Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. [Sela] 4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli. 5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj. 6 Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras. 7 Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros? 8 Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj? 9 Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? [Sela] 10 Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo. 11 Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn. 12 Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos. 13 Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? 14 Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj. 15 Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. [Sela] 16 Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuiĝis. 17 Nubegoj verŝis akvon, La ĉielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis. 18 La voĉo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj ŝanceliĝis la tero. 19 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj. 20 Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.