Psalmo 82 (81)
Psalmo de Asaf.
1 Dio stariĝis en Dia anaro;
Inter la dioj Li juĝas.
2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste,
Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? [Sela]
3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;
Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;
El la mano de malvirtulo ilin savu.
5 Ili ne scias kaj ne komprenas,
En mallumo ili marŝas;
Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
6 Mi diris: Vi estas dioj,
Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7 Sed vi mortos, kiel homoj,
Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;
Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.
Psalmo 83 (82)
Kanto-psalmo de Asaf.
1 Ho Dio, ne silentu;
Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!
2 Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis,
Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.
3 Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras,
Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.
4 Ili diris: Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj,
Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.
5 Ĉar ili unuanime interkonsentis,
Ili faris interligon kontraŭ Vi:
6 La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj,
Moab kaj la Hagaridoj,
7 Gebal kaj Amon kaj Amalek,
La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;
8 Ankaŭ Asirio aliĝis al ili
Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. [Sela]
9 Faru al ili, kiel al Midjan,
Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,
10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor
Kaj fariĝis sterko por la tero.
11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb,
Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,
12 Kiuj diris: Ni ekposedu la loĝejon de Dio!
13 Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo,
Al pajlrestaĵo antaŭ vento.
14 Kiel fajro bruligas arbaron,
Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,
15 Tiel pelu ilin per Via ventego,
Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.
16 Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro,
Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.
17 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam,
Ili malhonoriĝu kaj pereu.
18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO,
Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.
Psalmo 84 (83)
Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.
1 Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;
Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
3 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,
En kiu ĝi tenas siajn idojn:
Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
4 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo:
Ili laŭdas Vin konstante. [Sela]
5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,
Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,
Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
7 Ili iras de forto al forto,
Aperas antaŭ Dio sur Cion.
8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon;
Aŭskultu, ho Dio de Jakob! [Sela]
9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio,
Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:
Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,
Ol loĝi en tendoj de malvirto.
11 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo;
Favoron kaj honoron donas la Eternulo;
Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.
Psalmo 85 (84)
Al la ĥorestro. Psalmo de la Koraĥidoj.
1 Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon,
Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;
2 Vi pardonis la kulpon de Via popolo,
Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. [Sela]
3 Vi retenis Vian tutan koleron,
Forlasis Vian furiozon.
4 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo,
Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni.
5 Ĉu eterne Vi nin koleros,
Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?
6 Ĉu Vi ne revivigos nin denove,
Ke Via popolo ĝoju per Vi?
7 Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron,
Kaj Vian helpon donu al ni.
8 Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo;
Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj,
Ke ili ne reiru al malsaĝeco.
9 Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas,
Por ke ekregu honoro en nia lando.
10 Bono kaj vero renkontiĝas,
Justeco kaj paco sin kisas.
11 Vero elkreskas el la tero,
Kaj justeco rigardas el la ĉielo.
12 Kaj la Eternulo donos bonon,
Kaj nia tero donos siajn produktojn.
13 Justeco iros antaŭ Li
Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.
Psalmo 86 (85)
Preĝo de David.
1 Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min;
Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.
2 Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela;
Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.
3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro,
Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
4 Ĝojigu la animon de Via sklavo,
Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
5 Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema
Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
6 Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon,
Kaj atentu la voĉon de mia petego.
7 En tago de mia sufero mi Vin vokas,
Por ke Vi aŭskultu min.
8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro,
Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
9 Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via
vizaĝo, ho mia Sinjoro,
Kaj honoros Vian nomon.
10 Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn;
Vi sola estas Dio.
11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero;
Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.
12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro,
Kaj mi honoros Vian nomon eterne.
13 Ĉar granda estas Via boneco al mi;
Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.
14 Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi,
Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon
Kaj ne havas Vin antaŭ si.
15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora,
Longetolerema kaj tre bona kaj verama.
16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,
Donu Vian forton al Via sklavo,
Kaj helpu la filon de Via sklavino.
17 Faru super mi signon por bono,
Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu,
Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.