Libro kvara (Psa. 90–106)
Psalmo 90 (89)
Preĝo de Moseo, homo de Dio.
1 Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo
De generacio al generacio.
2 Antaŭ ol la montoj naskiĝis
Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
3 Vi venigas homon al polvo;
Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
4 Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj
Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis,
Kaj kiel nokta gardoparto.
5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo;
Matene ili renoviĝas kiel herbo:
6 Matene ĝi floras kaj ĝermas,
Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
7 Jes, ni pereas de Via kolero,
Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
8 Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin,
Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
9 Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero,
Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
10 La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,
Kaj ĉe forteco okdek jaroj;
Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,
Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
11 Kiu scias la forton de Via kolero,
Vian timindecon kaj Vian indignon?
12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn,
Por ke ni akiru saĝan koron.
13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe?
Kaj kompatu Viajn sklavojn.
14 Satigu nin matene per Via boneco;
Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.
15 Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis,
Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj,
Kaj Via beleco al iliaj infanoj.
17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni;
Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni,
Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
Psalmo 91 (90)
1 Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo,
Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
2 Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo
Estas Dio, kiun mi fidas.
3 Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto,
De la pereiga pesto.
4 Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin,
Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos;
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
5 Ne timu la teruron de nokto,
Nek sagon, kiu flugas tage,
6 Nek peston, kiu iras en mallumo,
Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
7 Ĉe via flanko falos milo,
Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko;
Sed vin ĝi ne tuŝos.
8 Vi nur rigardos per viaj okuloj,
Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
10 Ne trafos vin malbono,
Kaj frapo ne atingos vian tendon.
11 Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi,
Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
12 Sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
13 Sur leonon kaj aspidon vi paŝos,
Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
14 Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos;
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
15 Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos;
Mi estos kun li en mizero;
Mi lin liberigos kaj honoratigos.
16 Mi satigos lin per longa vivo,
Kaj aperigos al li Mian helpon.
Psalmo 92 (91)
Psalmo-kanto por la tago sabata.
1 Bone estas glori la Eternulon
Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
2 Rakonti matene pri Via boneco
Kaj nokte pri Via fideleco,
3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero,
Per solenaj sonoj de harpo.
4 Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj;
La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!
Tre profundaj estas Viaj pensoj.
6 Malklerulo ne scias,
Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo
Kaj ĉiuj malbonaguloj floras,
Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.
9 Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo,
Jen Viaj malamikoj pereas,
Diskuras ĉiuj malbonaguloj.
10 Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo;
Mi estas oleita per freŝa oleo.
11 Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn;
Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj.
12 Virtulo verdestas, kiel palmo,
Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
13 Plantitaj en la domo de la Eternulo,
Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.
14 Ili floras ankoraŭ en la maljuneco,
Estas sukplenaj kaj freŝaj,
15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa,
Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.
Psalmo 93 (92)
1 La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;
La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
2 De antikve estas fortika Via trono;
Vi estas de eterne.
3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,
Levas la riveroj sian bruon;
4 Pli ol la bruo de multego da akvo,
Ol la potencaj ondoj de la maro,
Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.
5 Viaj leĝoj estas tre fidindaj;
Via domo estas ornamita de sankteco,
Ho Eternulo, por eterne.
Psalmo 94 (93)
1 Dio de venĝo, ho Eternulo,
Dio de venĝo, aperu!
2 Leviĝu, Juĝanto de la tero;
Redonu la meritaĵon al la fieruloj.
3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo,
Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon;
Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.
5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas,
Kaj Vian heredon ili turmentas.
6 Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas,
Kaj orfojn ili buĉas.
7 Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas,
Kaj la Dio de Jakob ne scias.
8 Komprenu, senprudentuloj en la popolo;
Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?
9 Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon?
Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
10 Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj,
Kiu instruas al homo scion?
11 La Eternulo scias la pensojn de homo,
Ke ili estas vantaj.
12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas,
Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj,
Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
14 Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon,
Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
15 Ĉar juĝo revenos al vero,
Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
16 Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj?
Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto,
Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
18 Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas,
Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
19 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj,
Viaj konsoloj karesas mian animon.
20 Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco,
Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
21 Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo,
Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
22 Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo;
Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
23 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj,
Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos;
Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.