Psalmo 95 (94)
1 Venu, ni kantu al la Eternulo;
Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
2 Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado,
Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
3 Ĉar granda Dio estas la Eternulo
Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
4 Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero,
Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris,
Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
6 Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren,
Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
7 Ĉar Li estas nia Dio,
Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano.
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,
Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
9 Kiam viaj patroj Min incitis,
Esploris kaj vidis Mian faron.
10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta,
Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
Psalmo 96 (95)
1 Kantu al la Eternulo novan kanton;
Kantu al la Eternulo la tuta tero.
2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon,
Proklamu de tago al tago Lian savon.
3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron,
Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
4 Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda,
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
5 Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj;
Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
6 Gloro kaj majesto estas antaŭ Li,
Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj;
Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
9 Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo;
Tremu antaŭ Li la tuta tero.
10 Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas,
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu;
Li juĝas la popolojn en justeco.
11 Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero,
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
12 Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi;
Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro
13 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas,
Ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco
Kaj la popolojn kun Sia fideleco.
Psalmo 97 (96)
1 La Eternulo reĝas; ĝoju la tero;
Estu gajaj la multaj insuloj.
2 Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li;
Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
3 Fajro iras antaŭ Li,
Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
4 Liaj fulmoj lumigas la mondon;
La tero vidas, kaj tremas.
5 Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo,
Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
6 La ĉielo rakontas Lian veron,
Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
7 Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj,
Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj.
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
8 Aŭdis kaj ekĝojis Cion,
Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda
Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero,
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.
10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon.
Li gardas la animojn de Siaj fideluloj;
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
11 Lumo verŝiĝas sur virtulon,
Kaj ĝojo sur purkorulojn.
12 Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.
Psalmo 98 (97)
Psalmo.
1 Kantu al la Eternulo novan kanton,
Ĉar miraklojn Li faris;
Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
2 La Eternulo aperigis Sian savon;
Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael.
Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero;
Kantu, gloru, kaj muziku.
5 Muziku al la Eternulo per harpo,
Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
6 Per trumpetoj kaj per sono de korno
Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.
7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
8 La riveroj plaŭdu per la manoj,
La montoj kune kantu ĝoje,
9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
Psalmo 99 (98)
1 La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
2 La Eternulo estas granda en Cion,
Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
Li estas sankta.
4 Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
Vi fortikigis en praveco;
Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
5 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
Li estas sankta.
6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.
7 El nuba kolono Li parolis al ili;
Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.
9 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.