Выбрать главу

Psalmo 100 (99)

Psalmo de dankado.
1 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! 2 Servu al la Eternulo kun ĝojo, Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto. 3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. 4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun laŭdado. Gloru Lin, benu Lian nomon; 5 Ĉar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

Psalmo 101 (100)

Psalmo de David.
1 Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos. 2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo. 3 Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn de malfideleco, Ili ne aliĝas al mi. 4 Koro perversa foriĝu de mi; Malbonon mi ne volas koni. 5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros. 6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi. 7 Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj. 8 Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando, Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.

Psalmo 102 (101)

Preĝo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elverŝas antaŭ la Eternulo sian malĝojon.
1 Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; Kaj mia krio venu al Vi. 2 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min. 3 Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno. 4 Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro, Ĉar mi forgesis manĝi mian panon. 5 De la voĉo de mia plorado Algluiĝis miaj ostoj al mia karno. 6 Mi similiĝis al pelikano en la dezerto, Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj. 7 Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento. 8 Ĉiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj ĵuras per mi. 9 Ĉar cindron mi manĝis kiel panon, Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj, 10 Kaŭze de Via kolero kaj indigno; Ĉar Vi min levis kaj ĵetis. 11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekiĝas kiel herbo. 12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio. 13 Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon; Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo. 14 Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn, Ĉarma estas por ili ĝia polvo. 15 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. 16 Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro. 17 Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj, Kaj ne forpuŝis ilian petegon. 18 Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon. 19 Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo, El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero, 20 Por aŭdi la ĝemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto; 21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro, 22 Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo. 23 Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn. 24 Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio. 25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj. 26 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos. 27 Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos. 28 La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.

Psalmo 103 (102)

De David.
1 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. 3 Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn; 4 Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; 5 Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo. 6 La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj. 7 Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj. 8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. 9 Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras. 10 Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni. 11 Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. 12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn. 13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas. 14 Ĉar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo. 15 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. 16 Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas. 17 Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj, 18 Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi. 19 La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion. 20 Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto. 21 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon. 22 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, En ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.