Выбрать главу

Ĉapitro 11

1 Malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed plena pezo plaĉas al Li. 2 Se venis malhumileco, venos ankaŭ honto; Sed ĉe la humiluloj estas saĝo. 3 La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn. 4 Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto. 5 La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco. 6 La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos. 7 Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas. 8 Piulo estas savata kontraŭ mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon. 9 Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas. 10 Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja. 11 Per la beno de piuloj urbo altiĝas; Kaj per la buŝo de malpiuloj ĝi ruiniĝas. 12 Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsaĝulo; Sed homo prudenta silentas. 13 Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon. 14 Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato. 15 Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero. 16 Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon. 17 Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon. 18 Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon. 19 Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto. 20 Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian. 21 Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita. 22 Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta. 23 La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron. 24 Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas. 25 Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki. 26 Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas. 27 Kiu celas bonon, tiu atingos plaĉon; Sed kiu serĉas malbonon, tiun ĝi trafos. 28 Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio. 29 Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo. 30 La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas saĝulo. 31 Se virtulo ricevas redonon sur la tero, Tiom pli malvirtulo kaj pekulo!

Ĉapitro 12

1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo. 2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita. 3 Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos. 4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj. 5 La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico. 6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas. 7 La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte. 8 Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita. 9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano. 10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela. 11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo. 12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton. 13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero. 14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. 15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon. 16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon. 17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon. 18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas. 19 Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento. 20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo. 21 Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono. 22 Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li. 23 Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon. 24 La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon. 25 Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas. 26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas. 27 Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon. 28 Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.