Выбрать главу

Ĉapitro 18

1 Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo. 2 Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron. 3 Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko. 4 La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero. 5 Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo. 6 La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn. 7 La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon. 8 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. 9 Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto. 10 La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata. 11 La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago. 12 Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco. 13 Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton. 14 La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti? 15 La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion. 16 Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj. 17 La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas. 18 La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj. 19 Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo. 20 De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj. 21 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn. 22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo. 23 Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante. 24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Ĉapitro 19

1 Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbuŝulo kaj malsaĝulo. 2 Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon. 3 Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon. 4 Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko. 5 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos. 6 Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn. 7 Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj. 8 Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon. 9 Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos. 10 Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj. 11 Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon. 12 Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo. 13 Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado. 14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo. 15 Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton. 16 Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos. 17 Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro. 18 Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon. 19 Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema. 20 Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa. 21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike. 22 Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema. 23 Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono. 24 Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas. 25 Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon. 26 Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda. 27 Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo. 28 Fripona atestanto mokas juĝon; Kaj la buŝo de malvirtuloj englutas maljustaĵon. 29 La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsaĝuloj.

Ĉapitro 20