17 Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj,
Kaj direktu vian koron al mia instruo;
18 Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno;
Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj.
19 Ke al la Eternulo estu via fido,
Tion mi instruis al vi hodiaŭ.
20 Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje
Kun konsiloj kaj scio,
21 Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero,
Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?
22 Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa;
Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;
23 Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon
Kaj dispremos iliajn premantojn.
24 Ne amikiĝu kun homo kolerema,
Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema;
25 Ke vi ne lernu lian vojon
Kaj ne ricevu reton por via animo.
26 Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano,
Kiuj garantias por ŝuldoj.
27 Se vi ne havos per kio pagi,
Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi.
28 Ne forŝovu la antikvajn limojn,
Kiujn faris viaj patroj.
29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj.
[Li ne staros antaŭ maleminentuloj.]
Ĉapitro 23
1 Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto,
Rigardu bone, kio estas antaŭ vi;
2 Kaj vi metu tranĉilon al via gorĝo,
Se vi estas avidulo.
3 Ne deziru liajn bongustajn manĝojn;
Ĉar ĝi estas trompa pano.
4 Ne penu riĉiĝi;
Forlasu vian pripensadon.
5 Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos;
Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.
6 Ne manĝu panon de malbondeziranto,
Kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn.
7 Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas:
Manĝu kaj trinku, li diros al vi,
Sed lia koro ne estas kun vi.
8 La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos;
Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.
9 En la orelojn de malsaĝulo ne parolu;
Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj.
10 Ne forŝovu la antikvajn limojn,
Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.
11 Ĉar ilia Liberiganto estas forta;
Li defendos ilian aferon kontraŭ vi.
12 Elmetu vian koron al instruo
Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.
13 Ne malvolu puni knabon:
Se vi batos lin per kano, li ne mortos.
14 Vi batos lin per kano,
Kaj lian animon vi savos de Ŝeol.
15 Mia filo, se via koro estos saĝa,
Tiam ĝojos ankaŭ mia koro.
16 Kaj mia internaĵo ĝojos,
Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon.
17 Via koro sin tiru ne al pekuloj,
Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage.
18 Ĉar ekzistas estonteco,
Kaj via espero ne perdiĝos.
19 Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa,
Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo.
20 Ne estu inter la drinkantoj de vino,
Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando;
21 Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos,
Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn.
22 Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis,
Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos.
23 Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon
Kaj instruon kaj prudenton.
24 Grandan ĝojon havas patro de virtulo,
Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li.
25 Via patro kaj via patrino ĝojos,
Kaj via naskintino triumfos.
26 Donu, mia filo, vian koron al mi,
Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.
27 Ĉar malĉastulino estas profunda foso,
Kaj fremda edzino estas malvasta puto.
28 Ŝi embuskas kiel rabisto,
Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.
29 Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco?
Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj?
Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?
30 Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino,
Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.
31 Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas,
Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:
32 En la fino ĝi mordas kiel serpento
Kaj pikas kiel vipuro.
33 Viaj okuloj vidos fremdaĵojn,
Kaj via koro parolos malĝustaĵojn.
34 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro,
Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.
35 Ili batis min, sed ĝi min ne doloris;
Ili frapis min, sed mi ne sentis;
Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.
Ĉapitro 24
1 Ne sekvu malbonajn homojn,
Kaj ne deziru esti kun ili;
2 Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo,
Kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon.
3 Per saĝo konstruiĝas domo,
Kaj per prudento ĝi fortikiĝas;
4 Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas
Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla.
5 Homo saĝa havas forton,
Kaj homo prudenta estas potenca.
6 Kun pripenso faru militon;
Kaj venko venas per multe da konsilantoj.
7 Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo;
Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.
8 Kiu intencas fari malbonon,
Tiun oni nomas maliculo.
9 Malico de malsaĝulo estas peko;
Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.
10 Se vi montriĝis malforta en tago de mizero,
Via forto estas ja malgranda.
11 Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi,
Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.
12 Se vi diras: Ni tion ne sciis,
La esploranto de koroj ja komprenas,
Kaj la gardanto de via animo ja scias,
Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.
13 Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona;
Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;
14 Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis,
Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
15 Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo;
Ne ataku lian ripozejon;
16 Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos;
Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.
17 Kiam falas via malamiko, ne ĝoju,
Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;
18 Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li,
Kaj Li returnos de li Sian koleron.
19 Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj,
Kaj ne enviu la malvirtulojn;
20 Ĉar la malbonulo ne havos estontecon;
La lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
21 Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon;
Kun ribeluloj ne komunikiĝu.
22 Ĉar subite venos ilia pereo;
Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?