Выбрать главу
23 Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj:
Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone. 24 Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj. 25 Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno. 26 Kiu respondas ĝustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj. 27 Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon. 28 Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo; Ĉu vi trompus per via buŝo? 29 Ne diru: Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; Mi redonos al la homo laŭ lia faro. 30 Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo; 31 Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita. 32 Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon: 33 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado; 34 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

Ĉapitro 25

1 Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.
2 Honoro de Dio estas kaŝi aferon; Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon. 3 La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla. 4 Forigu de arĝento la almiksaĵon, Kaj la puriganto ricevos vazon. 5 Forigu malvirtulon de la reĝo, Kaj lia trono fortikiĝos en justeco. 6 Ne montru vin granda antaŭ la reĝo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu; 7 Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj. 8 Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos? 9 Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu; 10 Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni. 11 Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta. 12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo. 13 Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro. 14 Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras. 15 Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston. 16 Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin. 17 Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus. 18 Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston. 19 Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero. 20 Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta. 21 Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; 22 Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos. 23 Norda vento kaŭzas pluvon, Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon. 24 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. 25 Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima. 26 Virtulo, kiu falas antaŭ malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto. 27 Ne bone estas manĝi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas serĉi sian gloron. 28 Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.

Ĉapitro 26

1 Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo. 2 Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas. 3 Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj. 4 Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke vi mem ne fariĝu egala al li. 5 Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj. 6 Kiu komisias aferon al malsaĝulo, Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas. 7 Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj. 8 Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo. 9 Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj. 10 Kompetentulo ĉion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn. 11 Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon. 12 Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li. 13 Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj. 14 Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito. 15 Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo. 16 Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj. 17 Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj. 18 Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton, 19 Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras: Mi ja ŝercas. 20 Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco. 21 Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon. 22 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. 23 Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon. 24 Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon. 25 Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro. 26 Kiu trompe kaŝas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno. 27 Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin; Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos. 28 Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis; Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon.