Ĉapitro 27
1 Ne fanfaronu pri la morgaŭa tago;
Ĉar vi ne scias, kion naskos la tago.
2 Alia vin laŭdu, sed ne via buŝo;
Fremdulo, sed ne viaj lipoj.
3 Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo;
Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ.
4 Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego;
Sed kiu sin tenos kontraŭ envio?
5 Pli bona estas riproĉo nekaŝita,
Ol amo kaŝita.
6 Fidelkoraj estas la batoj de amanto;
Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.
7 Sata animo malŝatas mieltavolon,
Sed por malsata animo ĉio maldolĉa estas dolĉa.
8 Kiel birdo, kiu forlasis sian neston,
Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.
9 Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron,
Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo.
10 Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro,
Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero;
Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.
11 Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron;
Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.
12 Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas;
Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
13 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo;
Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
14 Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo,
Tiu estos opiniata malbenanto.
15 Defluilo en pluva tago
Kaj malpacema edzino estas egalaj.
16 Kiu ŝin retenas, tiu retenas venton
Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano.
17 Fero akriĝas per fero,
Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.
18 Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn;
Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata.
19 Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo,
Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro.
20 Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas;
Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas.
21 Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro,
Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto.
22 Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo,
Lia malsaĝeco de li ne apartiĝos.
23 Bone konu viajn ŝafojn,
Atentu viajn brutarojn.
24 Ĉar riĉeco ne daŭras eterne,
Kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj.
25 Aperas herbo, montriĝas verdaĵo,
Kaj kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj.
26 Ŝafidoj estas, por vesti vin,
Kaj kaproj, por doni al vi la eblon aĉeti kampon.
27 Estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian
domon,
Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.
Ĉapitro 28
1 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas;
Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
2 Kiam lando pekas, ĝi havas multe da estroj;
Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.
3 Homo malriĉa, kiu premas malriĉulojn,
Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.
4 Kiuj forlasis la leĝojn, tiuj laŭdas malvirtulon;
Sed la observantoj de la leĝoj indignas kontraŭ li.
5 Malbonaj homoj ne komprenas justecon;
Sed la serĉantoj de la Eternulo komprenas ĉion.
6 Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco,
Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa.
7 Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta;
Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron.
8 Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito,
Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj.
9 Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo,
Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.
10 Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona,
Tiu mem falos en sian foson;
Sed la senkulpuloj heredos bonon.
11 Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj;
Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas.
12 Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro;
Sed kiam altiĝas malvirtuloj, tiam homoj sin kaŝas.
13 Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa;
Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
14 Bone estas al homo, kiu ĉiam timas;
Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon.
15 Leono krieganta kaj urso avida
Estas malvirta reganto super malriĉa popolo.
16 Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj;
Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
17 Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo,
Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
18 Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita;
Sed kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos.
19 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;
Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon.
20 Homon fidelan oni multe benas;
Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno.
21 Konsideri personojn ne estas bone;
Pro peco da pano homo pekus.
22 Homo enviema rapidas al riĉeco,
Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas.
23 Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko,
Ol tiu, kiu flatas per la lango.
24 Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko,
Tiu estas kamarado de mortigisto.
25 Fierulo kaŭzas malpacojn;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.
26 Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaĝa;
Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.
27 Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon;
Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.
28 Kiam malvirtuloj altiĝas, homoj kaŝiĝas;
Sed kiam ili pereas, tiam multiĝas virtuloj.
Ĉapitro 29
1 Se homo ofte admonita restos obstina,
Li subite pereos sen ia helpo.
2 Kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas;
Sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas.
3 Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron;
Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon.
4 Reĝo per justeco fortikigas la landon;
Sed donacamanto ĝin ruinigas.
5 Homo, kiu flatas al sia proksimulo,
Metas reton antaŭ liaj piedoj.
6 Per sia pekado malbona homo sin implikas;
Sed virtulo triumfas kaj ĝojas.
7 Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj;
Sed malvirtulo ne povas kompreni.
8 Homoj blasfemantaj indignigas urbon;
Sed saĝuloj kvietigas koleron.
9 Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa,
Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon.
10 Sangaviduloj malamas senkulpulon;
Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.
11 Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo;
Sed saĝulo ĝin retenas.
12 Se reganto atentas mensogon,
Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
13 Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas;
La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ.
14 Se reĝo juĝas juste malriĉulojn,
Lia trono fortikiĝas por ĉiam.
15 Kano kaj instruo donas saĝon;
Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
16 Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj;
Sed virtuloj vidos ilian falon.
17 Punu vian filon, kaj li vin trankviligos,
Kaj li donos ĝojon al via animo.
18 Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa;
Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn.
19 Per vortoj sklavo ne instruiĝas;
Ĉar li komprenas, sed ne obeas.
20 Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj?
Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
21 Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado,
Li poste fariĝas neregebla.
22 Kolerema homo kaŭzas malpacojn,
Kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn.
23 La fiereco de homo lin malaltigos;
Sed humilulo atingos honoron.
24 Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon;
Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras.
25 Timo antaŭ homoj faligas en reton;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita.
26 Multaj serĉas favoron de reganto;
Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.
27 Maljusta homo estas abomenaĵo por virtuloj;
Kaj kiu iras la ĝustan vojon, tiu estas abomenaĵo por malvirtulo.