Ĉapitro 30
1 Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.
2 Mi estas la plej malklera homo,
Kaj homan prudenton mi ne posedas.
3 Kaj mi ne lernis saĝon,
Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.
4 Kiu leviĝis en la ĉielon, kaj malleviĝis?
Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn?
Kiu ligis la akvon en la veston?
Kiu aranĝis ĉiujn limojn de la tero?
Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo?
Ĉu vi scias?
5 Ĉiu diro de Dio estas pura;
Li estas ŝildo por tiuj, kiuj Lin fidas.
6 Ne aldonu al Liaj vortoj,
Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.
7 Du aferojn mi petis de Vi;
Ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos:
8 Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi;
Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi;
Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.
9 Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus: Kiu estas la Eternulo?
Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus,
Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.
10 Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro,
Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo.
11 Estas generacio, kiu malbenas sian patron
Kaj ne benas sian patrinon;
12 Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj
Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj;
13 Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn
Kaj tiel levas siajn palpebrojn;
14 Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj,
Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
(Nombro-sentencoj)
15 Hirudo havas du filinojn, kiuj krias: Donu, donu;
Ili tri neniam satiĝas.
Kvar objektoj ne diras: Sufiĉe:
16 Ŝeol;
senfrukta ventro;
la tero ne satiĝas de akvo;
kaj la fajro ne diras: Sufiĉe.
17 Okulon, kiu mokas la patron
Kaj malŝatas obeadon al la patrino,
Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.
18 Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi,
Kaj kvaran mi ne scias:
19 La vojon de aglo en la aero;
La vojon de serpento sur roko;
La vojon de ŝipo meze de la maro;
Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.
20 Tia estas la vojo de virino adultanta:
Ŝi manĝas, viŝas la buŝon,
Kaj diras: Mi faris nenian pekon.
21 Sub tri objektoj tremas la tero,
Kaj kvar ĝi ne povas porti:
22 Sklavon, kiam li fariĝis reĝo;
Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano;
23 Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis,
Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.
24 Kvar estas malgranduloj sur la tero,
Kaj tamen ili estas tre saĝaj:
25 La formikoj, popolo ne forta,
Tamen ili en somero pretigas al si manĝaĵon;
26 La hirakoj, popolo senforta,
Tamen ili faras siajn domojn en la roko;
27 La akridoj ne havas reĝon,
Kaj tamen ili ĉiuj eliras en vicoj;
28 La lacerto kroĉiĝas per siaj manoj,
Tamen ĝi estas en reĝaj palacoj.
29 Ekzistas tri, kiuj bone iras,
Kaj kvar, kiuj marŝas bele:
30 La leono, plej forta el la bestoj,
Cedas al neniu;
31 Cervo kun bonaj lumboj; virkapro;
Kaj reĝo, kiun neniu povas kontraŭstari.
32 Se vi agis malsaĝe pro via fiereco,
Kaj se vi intencis malbonon,
Tiam metu la manon sur la buŝon.
33 Ĉar batado de lakto produktas buteron,
Ekbato de nazo aperigas sangon,
Kaj incitado de kolero kaŭzas malpacon.
Ĉapitro 31
1 Vortoj de la reĝo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.
2 Ho mia filo, ho filo de mia ventro!
Ho filo de miaj promesoj!
3 Ne donu al la virinoj vian forton,
Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj.
4 Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon,
Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn.
5 Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn,
Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj.
6 Donu ebriigaĵon al la pereanto,
Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon.
7 Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon,
Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon.
8 Malfermu vian buŝon por senvoĉulo,
Por la defendo de ĉiuj forlasitaj.
9 Malfermu vian buŝon, por juĝi juste,
Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.
(Himno pri la kapabla edzino)
א Alef
10 Se iu trovis kapablan edzinon,
Ŝia valoro estas pli granda ol perloj.
ב Bet
11 Fidas ŝin la koro de ŝia edzo,
Kaj havo ne mankos.
ג Gimel
12 Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon,
En la daŭro de ŝia tuta vivo.