13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro. 14 Kaj pereas ĉi tiu riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano. 15 Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. 16 Kaj ĉi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento? 17 Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj!
18 Jen, kion mi vidis: ke estas bone kaj bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo. 19 Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj, ĉi tio estas dono de Dio. 20 Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li ĝojon de lia koro.
Ĉapitro 6
1 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda ĝi estas por la homo: 2 se al iu homo Dio donas riĉecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi ĝin, nur fremda homo ĝin konsumas ― ĉi tio estas vantaĵo kaj malfacila doloro. 3 Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan aĝon, sed lia animo ne ĝuus sate la havon, kaj eĉ bonan enterigon li ne havus ― tiam mi dirus: Pli feliĉa ol li estas abortito. 4 Ĉar ĉi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kaŝiĝos lia nomo. 5 Eĉ la sunon li ne vidis kaj ne konis ― al li estas pli trankvile ol al tiu. 6 Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne ĝuus, ĉu ne al unu loko ĉiuj iros? 7 Ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla. 8 Kaj kian superecon havas la saĝulo antaŭ malsaĝulo, la inteligenta malriĉulo antaŭ aliaj vivaj estaĵoj? 9 Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
10 Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas juĝe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li. 11 Ĉar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantaĵon; kian do superecon havas la homo? 12 Ĉar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?
Ĉapitro 7
1 Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo. 2 Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro. 3 Pli bona estas plendo, ol rido; ĉar ĉe malĝojo de la vizaĝo pliboniĝas la koro. 4 La koro de saĝuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo. 5 Pli bone estas aŭskulti riproĉon de saĝulo, ol aŭskulti kanton de malsaĝuloj. 6 Ĉar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsaĝuloj; kaj vantaĵo ĝi estas. 7 Ĉar perforteco forprenas la saĝon de saĝulo, kaj la prudenton malbonigas donaco. 8 La fino de afero estas pli bona, ol ĝia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo. 9 Ne rapidu koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj. 10 Ne diru: Kial la antaŭaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? ĉar ne el saĝeco vi ĉi tion demandus. 11 Bona estas saĝeco kune kun hereda havo, kaj ĝi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon. 12 Ĉar la saĝeco estas ŝirmo tiel same, kiel mono estas ŝirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la saĝeco donas vivon al sia posedanto. 13 Rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis? 14 En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
15 Ĉion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj: okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas ĉe sia malvirteco. 16 Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe: kial vi devas vin konfuzi? 17 Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo? 18 Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaŭ de alia afero vi ne forprenos vian manon; ĉar tiu, kiu timas Dion, penas plaĉi al ĉiuj.
19 La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo. 20 Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus. 21 Ne ĉiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne aŭdu vian sklavon malbenanta vin: 22 ĉar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaŭ vi malbenis aliajn.
23 Ĉion ĉi tion mi provis per mia saĝo; mi diris al mi: Mi akiru saĝon; tamen ĝi estas malproksima de mi. 24 Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos? 25 Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj traserĉi saĝecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsaĝeco kaj ke la senscieco estas sensenca. 26 Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu plaĉas al Dio, sin savos de ŝi, sed pekulo estos kaptita de ŝi. 27 Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo. 28 Jen, kion ankoraŭ serĉis mia animo kaj ne trovis: viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter ĉiuj mi tute ne trovis. 29 Nur ĉi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.
Ĉapitro 8
1 Kiu estas simila al saĝulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Saĝeco de homo lumigas lian vizaĝon, kaj la maldelikateco de lia vizaĝo ŝanĝiĝas. 2 Mi diras: La reĝan ordonon plenumu, pro la ĵuro farita antaŭ Dio. 3 Ne rapidu foriri de antaŭ li, kaj ne estu persistema en malbona afero; ĉar ĉion, kion li volos, li povos fari. 4 Ĉar la vorto de reĝo estas potenca; kaj kiu povas diri al li: Kion vi faras? 5 Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de saĝulo. 6 Ĉar por ĉiu afero estas ĝia tempo kaj ĝia maniero; kaj granda estas por la homo la malbono de tio, 7 ke li ne scias, kio estos; ĉar kiu diros al vi, kiel estos? 8 Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton. 9 Ĉion ĉi tion mi vidis, kaj mi atentis ĉiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.
10 Kaj ankaŭ mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo. 11 Ĉar ne baldaŭ estas farata juĝo kontraŭ malbonaj faroj, tial plene kuraĝas la koro de homidoj fari malbonon. 12 Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin. 13 Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos sin longe, simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion. 14 Ekzistas vantaĵo, kiu fariĝas sur la tero: ekzistas virtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio fariĝas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 15 Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.