Выбрать главу

Ĉapitro 12

1 Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraŭ ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros: Mi ne havas plezuron de ili; 2 dum ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo; 3 en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantinoj, ĉar estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantinoj tra la fenestroj; 4 kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj; 5 kaj altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj peziĝos la lokusto, kaj malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos plorantoj; 6 ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la kruĉo ĉe la fonto, kaj falos la rado en la puton; 7 kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis. 8 Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; ĉio estas vantaĵo.

9 Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj. 10 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis ĝuste vortojn de vero.

11 La paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu paŝtisto. 12 Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.

13 Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo. 14 Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.

ALTA KANTO DE SALOMONO

Ĉapitro 1

1 Alta kanto de Salomono.

2 Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino. 3 Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin. 4 Altiru min; ni postkuros vin. La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn; Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.
5 Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono. 6 Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi; Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj; Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis. 7 Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj?
8 Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la paŝojn de la ŝafaro, Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj.
9 Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino. 10 Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la laĉoj de perloj. 11 Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun arĝentaj enkrustaĵoj.
12 Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras. 13 Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato. 14 Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinberĝardenoj de En-Gedi.
15 Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj.
16 Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma; Nia lito estas kiel freŝaj herboj; 17 La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj ĉevronoj estas abiaj.

Ĉapitro 2

1 Mi estas la lilio de Ŝaron, La rozo de la valoj.
2 Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.
3 Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato. 4 Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo. 5 Plifortigu min per vinberkuko, Refreŝigu min per pomsuko; Ĉar mi estas malsana de amo. 6 Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra ĉirkaŭprenu min.
7 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
8 Ho, jen estas la voĉo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altaĵoj. 9 Mia amato similas al gazelo aŭ al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante ĉe la krado. 10 Mia amato vokas, li parolas al mi: Leviĝu, mia amatino, mia belulino, ho venu; 11 Ĉar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis; 12 La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la voĉo de la turto jam aŭdiĝas en nia lando; 13 La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Leviĝu, mia amatino, mia belulino, kaj venu. 14 Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo, Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon; Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela. 15 Kaptu al ni la ŝakalojn, la malgrandajn ŝakalojn, La detruantojn de la vinberĝardenoj, Kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas. 16 Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu paŝtas inter la rozoj. 17 Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similiĝu al gazelo aŭ al cervo Sur la montoj de aromaĵoj.

Ĉapitro 3

1 Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis. 2 Mi leviĝos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis. 3 La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas? 4 Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min.
5 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.