Выбрать главу

21 Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj. 22 Via arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo. 23 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de ŝtelistoj; ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la juĝa plendo de vidvino ne atingas ilin.

24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izraeclass="underline" Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontraŭuloj, kaj Mi venĝos al Miaj malamikoj. 25 Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon. 26 Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela. 27 Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj ĝiaj revenintoj per virto. 28 La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermiĝos. 29 Ĉar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la ĝardenoj, kiujn vi elektis. 30 Ĉar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel ĝardeno, kiu ne havas akvon. 31 Kaj la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos.

Ĉapitro 2

1 Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem.

2 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj. 3 Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem. 4 Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

5 Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo. 6 Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, ĉar ili pli pleniĝis ol antaŭe kaj ili sorĉas kiel la Filiŝtoj kaj aliĝis al infanoj de aligentuloj. 7 Kaj ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando pleniĝis de ĉevaloj, kaj sennombraj estas iliaj ĉaroj. 8 Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj. 9 Kaj kliniĝis la homo, kaj malaltiĝis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin. 10 Eniru en rokon kaj kaŝu vin en la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la majesto de Lia grandeco. 11 La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. 12 Ĉar la tago de la Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio aroganta, kiu estos malaltigita; 13 kaj super ĉiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super ĉiuj kverkoj de Baŝan; 14 kaj super ĉiuj altaj montoj, kaj super ĉiuj leviĝintaj montetoj; 15 kaj super ĉiu alta turo, kaj super ĉiu fortikigita muro; 16 kaj super ĉiuj ŝipoj de Tarŝiŝ, kaj super ĉiuj belaspektaĵoj. 17 Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago. 18 La idoloj estos tute neniigitaj. 19 Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron. 20 En tiu tago la homo ĵetos al la talpoj kaj vespertoj siajn arĝentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado; 21 por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de ŝtonegoj, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron. 22 Ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?

Ĉapitro 3

1 Ĉar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo; 2 heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton, aŭguriston kaj plejaĝulon, 3 kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston. 4 Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin. 5 Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo. 6 Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante: Vi havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via mano. 7 Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante: Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo. 8 Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto. 9 La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon. 10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. 11 Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li. 12 Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado. 13 La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn. 14 La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj: Vi ruinigis la vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj. 15 Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

16 Kaj la Eternulo diras: Pro tio, ke la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj: 17 la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindaĵon. 18 En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn, 19 la orelringojn, la ĉenetojn kaj la ĉirkaŭligojn, 20 la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn, 21 la ringojn kaj la nazringojn, 22 la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn, 23 la spegulojn kaj la delikatajn ŝtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn. 24 Kaj anstataŭ bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataŭ zono estos ŝnuro, kaj anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako, anstataŭ beleco estos brulmakuloj. 25 Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito. 26 Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.

Ĉapitro 4

1 En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros: Ni manĝados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.

2 En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael. 3 Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem, 4 se la Sinjoro forlavos la malpuraĵon de la filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la sangon, kiu estas interne de ĝi, per la spirito de juĝo kaj per la spirito de fajro. 5 Kaj super ĉiu loko de la monto Cion kaj super ĉiuj ĝiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super ĉio honora estos ŝirmo. 6 Kaj estos tendo, por ombri kontraŭ la varmegeco de la tago, kaj por rifuĝigi kaj ŝirmi kontraŭ malbona vetero kaj pluvo.