Выбрать главу

15 Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Iru, venu al tiu administranto, al Ŝebna, la palacestro, kaj diru: 16 Kion vi havas ĉi tie? kaj kiun vi havas ĉi tie, ke vi elhakigis al vi ĉi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elĉizigas en la roko loĝejon por si. 17 Jen la Eternulo forte vin ĵetos kaj forte vin kaptos; 18 Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la ĉaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro! 19 Kaj Mi depuŝos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita. 20 Kaj en tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de Ĥilkija, 21 kaj Mi vestos lin per via ĥitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la loĝantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda. 22 Kaj Mi metos la ŝlosilon de la domo de David sur lian ŝultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos. 23 Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro. 24 Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, ĉiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por manĝado ĝis la vazoj por trinkado. 25 En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; ĝi estos rompita kaj falos, kaj pereos la ŝarĝo, kiu estis sur ĝi; ĉar la Eternulo diris.

Ĉapitro 23

1 Profetaĵo pri Tiro:

Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar ĝi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili. 2 Silentu, ho loĝantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis; 3 sur granda akvo oni venigadis al ĝi semojn de Ŝiĥor, rikoltaĵon de Nilo; kaj ĝi estis komercejo de la popoloj. 4 Hontu, Cidon; ĉar la maro, la mara fortikaĵo diris: Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn. 5 Kiam oni tion aŭdos en Egiptujo, oni ektremos ĉe la sciigo pri Tiro. 6 Transiru al Tarŝiŝ, plorkriu, ho loĝantoj de la apudmara lando. 7 Ĉu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? ĝiaj piedoj forportas ĝin, por loĝi malproksime. 8 Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando? 9 La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de ĉiu gloro, por humiligi ĉiujn eminentulojn de la lando. 10 Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarŝiŝ; jam nenio vin zonas. 11 Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikaĵojn. 12 Kaj Li diris: Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Leviĝu, transiru al la Kitidoj; sed ankaŭ tie vi ne havos trankvilecon. 13 Jen la lando de la Ĥaldeoj: ĉi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano ĝin fondis por la loĝantoj de la dezerto; ili starigis sieĝajn turojn, detruis ĝiajn palacojn, faris ĝin ruino. 14 Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar detruita estas via potenco. 15 En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu reĝo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malĉastistino: 16 Prenu la harpon, ĉirkaŭiru la urbon, ho forgesita malĉastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin. 17 Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalĉastajn donacojn kaj malĉastados kun ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero. 18 Kaj ĝia komercenspezo kaj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj loĝas antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, estos ĝia komercenspezo, por ke ili manĝu sate kaj havu belajn vestojn.

Ĉapitro 24

1 Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas ĝin kaj ŝanĝas ĝian aspekton kaj disĵetas ĝiajn loĝantojn. 2 Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al ŝia mastrino, al la aĉetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la ŝuldanto kiel al la kreditoro. 3 Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; ĉar la Eternulo tion diris. 4 Funebras kaj velkas la lando, senfortiĝas kaj velkas la mondo, senfortiĝas la eminentuloj de la popolo de la lando. 5 Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon. 6 Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj. 7 Malgaja estas la mosto, sensukiĝis la vinbero, ĝemas ĉiuj ĝojintoj. 8 Ĉesiĝis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, ĉesiĝis la gajeco de harpo. 9 Oni ne trinkas vinon ĉe kantado; maldolĉa estas ebriigaĵo por siaj trinkantoj. 10 Ruinigita estas la dezerta urbo; ĉiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri. 11 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumiĝis ĉia ĝojo, malaperis la gajeco de la lando. 12 En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj. 13 Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj: kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto. 14 Ili levos sian voĉon kaj ĝojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro. 15 Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.

16 De la rando de la tero ni aŭdis kantadon: Gloro al la justulo; sed mi diras: Ho mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis. 17 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝantoj de la tero. 18 Kaj tiu, kiu forkuros de la voĉo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; ĉar la aperturoj de alte malfermiĝis kaj la fundamento de la tero ekskuiĝis. 19 Forte diskrevis la tero, forte dispeciĝis la tero, forte skuiĝis la tero. 20 Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos.

21 Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la taĉmentojn de la alto en la ĉielo kaj la reĝojn de la tero sur la tero. 22 Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos enŝlositaj en ŝlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj. 23 Kaj ruĝiĝos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekreĝos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaŭ Liaj plejaĝuloj.