Выбрать главу

14 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 15 sed: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Li dispelis ilin; ĉar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj. 16 Jen Mi sendos multe da fiŝkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da ĉasistoj, por ĉasi ilin de ĉiu monto, de ĉiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj. 17 Ĉar Miaj okuloj vidas ĉiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaŭ Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kaŝitaj antaŭ Miaj okuloj. 18 Antaŭ ĉio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon: per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj ili plenigis Mian heredaĵon. 19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifuĝo en tempo de malfeliĉo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros: Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantaĵo, ili taŭgas por nenio. 20 Ĉu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj. 21 Tial jen Mi prudentigos ilin; tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj Mian forton; kaj ili ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.

Ĉapitro 17

1 La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj. 2 Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn ĉe la verdaj arboj sur la altaj montetoj. 3 Ĉu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj ĉiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altaĵojn pro la pekoj en ĉiuj viaj limoj. 4 Kaj vi estos elpuŝita el la heredaĵo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; ĉar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, ĝi flamos eterne.

5 Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. 6 Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li loĝos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne loĝata. 7 Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. 8 Li estos kiel arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; ĝi ne timas, kiam venas varmego; ĝiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn. 9 Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni? 10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto, laŭ la fruktoj de liaj agoj. 11 Perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras riĉecon per rimedoj maljustaj: en la mezo de sia vivo li ĝin perdos, kaj en la fino li restos malsaĝulo.

12 Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva. 13 Ho Eternulo, espero de Izrael! ĉiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; ĉar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo. 14 Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; ĉar Vi estas mia gloro. 15 Jen ili diras al mi: Kie estas la vorto de la Eternulo? ĝi plenumiĝu. 16 Sed mi ne forklinis min de tio, esti paŝtisto laŭ Via montro; la tagon de malfeliĉo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia buŝo, tio estis ĝusta antaŭ Via vizaĝo. 17 Ne estu por mi terura, Vi, mia rifuĝejo en la tago de mizero! 18 Miaj persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo.

19 Tiele diris al mi la Eternulo: Iru kaj stariĝu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la reĝoj de Judujo, kaj en ĉiuj pordegoj de Jerusalem; 20 kaj diru al ili: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo, kaj ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kiuj iras tra ĉi tiuj pordegoj. 21 Tiele diras la Eternulo: Gardu viajn animojn, kaj ne portu ŝarĝojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem; 22 kaj ne elportu ŝarĝon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj. 23 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne aŭskulti kaj por ne akcepti moralinstruon. 24 Se vi aŭskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos ŝarĝon tra la pordegoj de ĉi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en ĝi nenian laboron: 25 tiam tra la pordegoj de ĉi tiu urbo irados reĝoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj ĉevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la loĝantoj de Jerusalem, kaj ĉi tiu urbo estos loĝata eterne. 26 Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la ĉirkaŭaĵoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenaĵo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj buĉoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo. 27 Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu ŝarĝon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata: tiam Mi ekbruligos en ĝiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingiĝos.

Ĉapitro 18

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2 Leviĝu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi aŭdigos al vi Miajn vortojn. 3 Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo. 4 Kaj kiam difektiĝis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li plaĉis fari.

5 Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo: 6 Ĉu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael. 7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin elŝiros, disfrapos, kaj pereigos; 8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri ĝi, tiam Mi ankaŭ pentas pri la malfeliĉo, kiun Mi intencis fari al ĝi. 9 Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin fortikigos kaj enradikigos; 10 sed se ĝi faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, ne aŭskultante Mian voĉon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al ĝi. 11 Kaj nun diru al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem jene: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraŭ vi; revenu do ĉiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn. 12 Sed ili diras: Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj ĉiu el ni agos laŭ la obstineco de sia malbona koro.