Ĉapitro 35
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: 2 Iru en la domon de la Reĥabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la ĉambroj, kaj trinkigu al ili vinon. 3 Kaj mi prenis Jaazanjan, filon de Jeremia, filo de Ĥabacinja, kaj liajn fratojn kaj ĉiujn liajn filojn kaj la tutan domon de la Reĥabidoj; 4 kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la ĉambron de la filoj de Ĥanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la ĉambro de la princoj, super la ĉambro de Maaseja, filo de Ŝalum, gardisto de pordego. 5 Kaj mi starigis antaŭ la filoj de la domo de la Reĥabidoj pokalojn plenajn de vino, kaj kalikojn, kaj mi diris al ili: Trinku vinon. 6 Sed ili diris: Ni ne trinkas vinon, ĉar nia patro Jonadab, filo de Reĥab, ordonis al ni, dirante: Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne; 7 kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj vinberĝardenon ne plantu kaj ne posedu, sed loĝu en tendoj dum via tuta vivo, por ke vi vivu longan tempon sur la tero, sur kiu vi loĝas fremdule. 8 Kaj ni obeis la voĉon de nia patro Jonadab, filo de Reĥab, en ĉio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj, 9 kaj ne konstruante domojn por nia loĝado, kaj ne havante por ni vinberĝardenon, nek kampon, nek semadon; 10 sed ni loĝas en tendoj, kaj obeas, kaj faras ĉion tiel, kiel ordonis al ni nia patro Jonadab. 11 Kaj kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis kontraŭ la landon, ni diris: Venu, ni iru en Jerusalemon, for de la militistaro de la Ĥaldeoj kaj de la militistaro de Sirio; kaj ni restis en Jerusalem.
12 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 13 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Iru kaj diru al la Judujanoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem: Ĉu vi ne akceptos moralinstruon, obeante Miajn vortojn? diras la Eternulo. 14 Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Reĥab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas ĝis nun, ĉar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min. 15 Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante: Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min. 16 La filoj de Jonadab, filo de Reĥab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed ĉi tiu popolo ne obeis Min. 17 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne aŭskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis. 18 Sed al la domo de la Reĥabidoj Jeremia diris: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis ĉiujn liajn ordonojn, kaj agis konforme al ĉio, kion li rekomendis al vi, 19 pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Neniam mankos ĉe Jonadab, filo de Reĥab, viro, staranta antaŭ Mi.
Ĉapitro 36
1 En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo: 2 Prenu al vi libron-rulaĵon, kaj skribu en ĝin ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri ĉiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Joŝija ĝis la nuna tago. 3 Eble la domo de Jehuda aŭdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon. 4 Kaj Jeremia alvokis Baruĥon, filon de Nerija; kaj Baruĥ enskribis en libron- rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li. 5 Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruĥ: Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo; 6 iru do vi, kaj legu laŭ la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaŭ en la orelojn de ĉiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion. 7 Eble falos ilia preĝo antaŭ la Eternulo, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo; ĉar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri ĉi tiu popolo. 8 Kaj Baruĥ, filo de Nerija, plenumis ĉion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li voĉlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo.
9 En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, en la naŭa monato, oni proklamis faston antaŭ la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon. 10 Kaj Baruĥ voĉlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la ĉambro de Gemarja, filo de la kanceliero Ŝafan, sur la supra korto, ĉe la nova pordego de la domo de la Eternulo, laŭte al la tuta popolo. 11 Kaj Miĥaja, filo de Gemarja, filo de Ŝafan, aŭdis el la libro ĉiujn vortojn de la Eternulo; 12 kaj li iris en la domon de la reĝo, en la ĉambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis ĉiuj eminentuloj: la kanceliero Eliŝama, Delaja, filo de Ŝemaja, Elnatan, filo de Aĥbor, Gemarja, filo de Ŝafan, Cidkija, filo de Ĥananja, kaj ĉiuj eminentuloj. 13 Kaj Miĥaja raportis al ili ĉiujn vortojn, kiujn li aŭdis, kiam Baruĥ legis el la libro en la orelojn de la popolo. 14 Tiam ĉiuj eminentuloj sendis al Baruĥ Jehudin, filon de Netanja, filo de Ŝelemja, filo de Kuŝi, por diri: La skribrulaĵon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruĥ, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulaĵon, kaj venis al ili. 15 Kaj ili diris al li: Sidiĝu, kaj voĉlegu ĝin al ni. Kaj Baruĥ voĉlegis al ili. 16 Kiam ili aŭdis ĉiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaŭ la alia, kaj ili diris al Baruĥ: Ni raportos al la reĝo ĉiujn ĉi tiujn vortojn. 17 Kaj ili demandis Baruĥon, dirante: Diru al ni, kiamaniere vi skribis ĉiujn tiujn vortojn el lia buŝo? 18 Kaj Baruĥ respondis al ili: El sia buŝo li elparolis al mi ĉiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko. 19 Kaj la eminentuloj diris al Baruĥ: Iru kaj kaŝiĝu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas. 20 Ili venis al la reĝo en la palacon, kaj la skribrulaĵon ili restigis en la ĉambro de la kanceliero Eliŝama; kaj ili raportis al la reĝo ĉiujn vortojn. 21 Tiam la reĝo sendis Jehudin, por preni la skribrulaĵon; kaj Jehudi prenis ĝin el la ĉambro de la kanceliero Eliŝama, kaj voĉlegis ĝin al la reĝo, kaj al ĉiuj eminentuloj, kiuj staris apud la reĝo. 22 La reĝo sidis en la vintra domo en la naŭa monato, kaj antaŭ li brulis fajrujo. 23 Kaj ĉiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aŭ kvar kolumnojn, la reĝo detranĉis ilin per tranĉileto de skribisto, kaj ĵetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, ĝis la tuta skribrulaĵo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo. 24 Kaj ne timis kaj ne disŝiris siajn vestojn la reĝo, nek ĉiuj liaj servantoj, kiuj aŭdis ĉiujn tiujn vortojn. 25 Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la reĝon, ke li ne forbruligu la skribrulaĵon, li ne obeis ilin. 26 Kaj la reĝo ordonis al Jeraĥmeel, filo de la reĝo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al Ŝelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruĥ kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kaŝis.