27 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la reĝo forbruligis la skribrulaĵon, kaj la vortojn, kiujn Baruĥ skribis sub diktado de Jeremia: 28 Prenu al vi denove alian skribrulaĵon, kaj skribu sur ĝi ĉiujn antaŭajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulaĵo, kiun forbruligis Jehojakim, reĝo de Judujo. 29 Kaj pri Jehojakim, reĝo de Judujo, diru: Tiele diras la Eternulo: Vi forbruligis tiun skribrulaĵon, dirante: Kial vi skribis sur ĝi, ke venos la reĝo de Babel kaj ruinigos ĉi tiun landon kaj ekstermos sur ĝi homojn kaj brutojn? 30 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, reĝo de Judujo: Ne estos ĉi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos ĵetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto; 31 kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la loĝantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne aŭskultis. 32 Kaj Jeremia prenis alian skribrulaĵon, kaj donis ĝin al la skribisto Baruĥ, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur ĝi sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, reĝo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraŭ multaj similaj vortoj.
Ĉapitro 37
1 Kaj ekreĝis la reĝo Cidkija, filo de Joŝija, anstataŭ Konja, filo de Jehojakim, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faris lin reĝo en la Juda lando. 2 Li kaj liaj servantoj kaj la popolo de la lando ne obeis la vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris per la profeto Jeremia.
3 Tamen la reĝo Cidkija sendis Jehuĥalon, filon de Ŝelemja, kaj Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por diri: Preĝu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio. 4 Jeremia tiam iradis libere inter la popolo, kaj oni ne metis lin en malliberejon. 5 Dume la militistaro de Faraono eliris el Egiptujo, kaj kiam la Ĥaldeoj, kiuj sieĝis Jerusalemon, tion aŭdis, ili foriris de Jerusalem. 6 Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia, dirante: 7 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Tiele diru al la reĝo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min: Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo. 8 Kaj la Ĥaldeoj revenos kaj militos kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj prenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro. 9 Tiele diras la Eternulo: Ne trompu vin mem, dirante: La Ĥaldeoj foriros de ni; ĉar ili ne foriros. 10 Ĉar se vi eĉ venkobatus la tutan militistaron de la Ĥaldeoj, kiu militas kontraŭ vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, ĉi tiuj leviĝus ĉiu el sia tendo kaj forbruligus ĉi tiun urbon per fajro.
11 Kiam la militistaro de la Ĥaldeoj, timante la militistaron de Faraono, foriris de Jerusalem, 12 tiam Jeremia eliris el Jerusalem, por iri en la landon de Benjamen, por ricevi sian tiean heredaĵon inter la popolo. 13 Sed kiam li estis ĉe la Pordego de Benjamen, tie estis la gardistestro, kies nomo estis Jirija, filo de Ŝelemja, filo de Ĥananja; li kaptis la profeton Jeremia, dirante: Vi volas transkuri al la Ĥaldeoj. 14 Jeremia diris: Tio estas malvero, mi ne volas transkuri al la Ĥaldeoj. Sed tiu ne aŭskultis lin; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj alkondukis lin al la eminentuloj. 15 La eminentuloj ekkoleris kontraŭ Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en la domo de la skribisto Jonatan, ĉar tiun domon oni faris malliberejo. 16 Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en karceron, kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon, 17 la reĝo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la reĝo sekrete en sia domo demandis lin, dirante: Ĉu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris: Estas: vi estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel. 18 Kaj Jeremia diris al la reĝo Cidkija: Per kio mi pekis antaŭ vi aŭ antaŭ viaj servantoj aŭ antaŭ ĉi tiu popolo, ke vi metis min en malliberejon? 19 Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la reĝo de Babel ne venos kontraŭ vin kaj kontraŭ ĉi tiun landon? 20 Nun aŭskultu, mia sinjoro, ho reĝo, mia petego falu antaŭ vi: ne revenigu min en la domon de la skribisto Jonatan, mi ne mortu tie. 21 Tiam la reĝo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano ĉiutage el la strato de la bakistoj, ĝis konsumiĝis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.
Ĉapitro 38
1 Ŝefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Paŝĥur, Juĥal, filo de Ŝelemja, kaj Paŝĥur, filo de Malkija, aŭdis la vortojn, kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante: 2 Tiele diras la Eternulo: Kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aŭ de pesto; sed kiu eliros al la Ĥaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos. 3 Tiele diras la Eternulo: Ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin. 4 Tiam la eminentuloj diris al la reĝo: Oni devas mortigi ĉi tiun homon, ĉar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; ĉar ĉi tiu homo deziras al ĉi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon. 5 Kaj la reĝo Cidkija diris: Jen li estas en viaj manoj, ĉar la reĝo nenion povas fari kontraŭ via volo. 6 Tiam ili prenis Jeremian, kaj ĵetis lin en la kavon de Malkija, filo de la reĝo, kiu troviĝis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per ŝnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur ŝlimo, kaj Jeremia eniĝis en la ŝlimon. 7 Kaj Ebed-Meleĥ, Etiopo, eŭnuko, kiu estis en la domo de la reĝo, aŭdis, ke oni ĵetis Jeremian en la kavon; la reĝo tiam sidis ĉe la Pordejo de Benjamen. 8 Tiam Ebed-Meleĥ eliris el la domo de la reĝo, kaj ekparolis al la reĝo, dirante: 9 Mia sinjoro, ho reĝo! malbone agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili ĵetis lin en la kavon: li mortos tie de malsato, ĉar jam en ekzistas pano en la urbo. 10 Tiam la reĝo ordonis al la Etiopo Ebed-Meleĥ, dirante: Prenu kun vi de ĉi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaŭ ol li mortos. 11 Kaj Ebed-Meleĥ prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la reĝo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn ĉifonojn kaj mallevis ilin per ŝnuroj al Jeremia en la kavon. 12 Kaj la Etiopo Ebed-Meleĥ diris al Jeremia: Metu la eluzitajn ĉifonojn sub viajn akselojn sub la ŝnurojn; kaj Jeremia tiel faris. 13 Kaj oni ektiris Jeremian per la ŝnuroj kaj eltiris lin el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.