Выбрать главу

14 Kaj la reĝo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la reĝo diris al Jeremia: Mi demandos de vi ion, kaŝu antaŭ mi nenion. 15 Kaj Jeremia diris al Cidkija: Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min. 16 Tiam la reĝo Cidkija sekrete ĵuris al Jeremia, dirante: Mi ĵuras per la Eternulo, kiu kreis al ni ĉi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton. 17 Kaj Jeremia diris al Cidkija: Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Se vi eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, via animo restos vivanta, kaj ĉi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos; 18 sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, tiam ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj ili forbruligos ĝin per fajro, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj. 19 Kaj la reĝo Cidkija diris al Jeremia: Mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la Ĥaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min. 20 Tiam Jeremia diris: Oni ne transdonos vin; aŭskultu la voĉon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta. 21 Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio, kion la Eternulo vidigis al mi: 22 Jen ĉiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la reĝo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj ili diros: Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundiĝis en koton, kaj tiuj foriĝis de vi. 23 Kaj ĉiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la Ĥaldeoj, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la reĝo de Babel, kaj ĉi tiu urbo estos forbruligita per fajro. 24 Kaj Cidkija diris al Jeremia: Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos. 25 Se la eminentuloj aŭdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi: Sciigu al ni, kion vi diris al la reĝo, ne kaŝu antaŭ ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la reĝo diris al vi: 26 tiam respondu al ili: Mi humile petegis la reĝon, ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan, mi ne mortu tie. 27 Kaj venis ĉiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li respondis al ili konforme al ĉiuj vortoj, kiujn ordonis la reĝo; kaj ili silente foriris de li, ĉar ili nenion eksciis. 28 Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo ĝis la tago, en kiu Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem estis venkoprenita.

Ĉapitro 39

1 En la naŭa jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin. 2 En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon. 3 Kaj eniris ĉiuj eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj haltis ĉe la Meza Pordego: Nergal-Ŝarecer, Samgar-Nebu, Sarseĥim Rab-saris, Nergal-Ŝarecer Rab-mag, kaj ĉiuj ceteraj eminentuloj de la reĝo de Babel. 4 Kiam ilin ekvidis Cidkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la ĝardeno de la reĝo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo. 5 Sed la Ĥaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj ĉi tiu eldiris verdikton kontraŭ li. 6 Kaj la reĝo de Babel buĉis la filojn de Cidkija en Ribla antaŭ liaj okuloj, kaj ĉiujn eminentulojn de Judujo la reĝo de Babel buĉis. 7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon. 8 Kaj la domon de la reĝo kaj la domojn de la popolo la Ĥaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis. 9 Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon. 10 Sed la malriĉulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinberĝardenojn kaj kampojn. 11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar, reĝo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene: 12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi. 13 Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebuŝazban Rab-saris, kaj Nergal-Ŝarecar Rab-mag, kaj ĉiuj estroj de la reĝo de Babel; 14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.

15 Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo: 16 Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Meleĥ jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri ĉi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumiĝos antaŭ via vizaĝo en tiu tempo. 17 Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas. 18 Ĉar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; ĉar vi fidis Min, diras la Eternulo.

Ĉapitro 40

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per ĉenoj, inter ĉiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon. 2 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li: La Eternulo, via Dio, eldiris ĉi tiun malfeliĉon kontraŭ ĉi tiu loko; 3 kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, ĉar vi pekis antaŭ la Eternulo kaj ne aŭskultis Lian voĉon; pro tio fariĝis al vi tia afero. 4 Kaj nun jen hodiaŭ mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaŭ vi; kien plaĉas al vi iri, tien iru. 5 (Dum li ankoraŭ ne foriris,) Iru al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kiun la reĝo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aŭ kien plaĉas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li manĝaĵon kaj donacon kaj forliberigis lin. 6 Kaj Jeremia venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ekloĝis kun li inter la popolo, kiu restis en la lando.