24 Kaj Jeremia diris al la tuta popolo kaj al ĉiuj virinoj: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta! 25 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Vi kaj viaj edzinoj parolis per via buŝo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris: Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi verŝoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis. 26 Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta: Jen Mi ĵuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la buŝo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante: Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo. 27 Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos. 28 Nur malgranda nombro da homoj, kiuj saviĝos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie loĝi, ekscios, kies vorto plenumiĝas, Mia aŭ ilia. 29 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, diras la Eternulo, ke Mi punos vin sur ĉi tiu loko, por ke vi sciu, ke plenumiĝos Miaj vortoj sur vi por malbono: 30 tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos Faraonon Ĥofran, reĝon de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, reĝon de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, lia malamiko kaj celanto de lia morto.
Ĉapitro 45
1 Jen estas la vorto, kiun la profeto Jeremia diris al Baruĥ, filo de Nerija, kiam ĉi tiu skribis tiujn vortojn en libron sub diktado de Jeremia, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: 2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri vi, ho Baruĥ: 3 Vi diris: Ve al mi! ĉar la Eternulo aldonis malĝojon al mia suferado; mi laciĝis de mia ĝemado, kaj mi ne trovas ripozon. 4 Tiele diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen tion, kion Mi konstruis, Mi detruas, kaj kion Mi plantis, tion Mi elradikigas, ĉi tiun tutan Mian landon; 5 kaj vi postulas por vi grandaĵon! Ne postulu; ĉar jen Mi venigos malbonon sur ĉiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur ĉiuj lokoj, kien vi iros.
Ĉapitro 46
1 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la nacioj:
2 Pri Egiptujo, pri la militistaro de Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, kiu estis ĉe la rivero Eŭfrato en Karkemiŝ, kaj kiun venkobatis Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:
3 Pretigu ŝildon kaj kirason, kaj iru en batalon. 4 Jungu la ĉevalojn kaj surĉevaligu la rajdistojn, stariĝu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armaĵojn. 5 Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantaŭen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas ĉirkaŭe, diras la Eternulo. 6 Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsaviĝos la heroo; norde, ĉe la rivero Eŭfrato, ili falpuŝiĝos kaj falos. 7 Kiu estas tiu, kiu leviĝas kiel Nilo kaj kies akvo ondiĝas kiel torentoj? 8 Egiptujo leviĝas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondiĝas la akvo; kaj ĝi diras: Leviĝante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun ĝiaj loĝantoj. 9 Leviĝu sur la ĉevalojn, kaj kuru rapide sur la ĉaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj ŝildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj streĉantaj pafarkon. 10 Kaj tiu tago estos ĉe la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tago de venĝo, por venĝi al Liaj malamikoj; kaj la glavo manĝegos kaj satiĝos kaj ebriiĝos de ilia sango; ĉar buĉofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando norda, ĉe la rivero Eŭfrato. 11 Iru en Gileadon kaj prenu balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la kuracilojn; ne ekzistas por vi resaniĝo. 12 La nacioj aŭdis vian malhonoron, kaj via plorado plenigis la teron; ĉar fortulo falpuŝiĝis kontraŭ fortulo, kaj ambaŭ kune falis.
13 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris al la profeto Jeremia pri la veno de Nebukadnecar, reĝo de Babel, por frapi la landon Egiptan:
14 Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en Taĥpanĥes, diru: Stariĝu kaj pretiĝu, ĉar la glavo ekstermas vian ĉirkaŭaĵon. 15 Kial estas forpuŝita via fortulo, ne povis stari? ĉar la Eternulo lin renversis. 16 Li multigis la falpuŝiĝantojn; falis unu sur la alian; kaj ili diras: Leviĝu, ni reiru al nia popolo kaj al la lando de nia naskiĝo, for de la glavo de la tirano. 17 Oni kriis tie: Faraono, reĝo de Egiptujo, estas nur bruo; li preterlasis la difinitan tempon. 18 Kiel Mi vivas, diras la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor inter la montoj kaj kiel Karmel ĉe la maro. 19 Pretigu al vi ĉion, kio estas necesa por elmigro, ho loĝantino, filino de Egiptujo; ĉar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en ĝi loĝos. 20 Tre bela bovidino estas Egiptujo; sed de nordo venas jam la buĉonto. 21 Ankaŭ ĝiaj dungitoj interne de ĝi estas kiel bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaŭ turnis sin malantaŭen, kune forkuris, ne povis kontraŭstari; ĉar la tago de ilia malfeliĉo venis sur ilin, la tempo de ilia puno. 22 Ĝia voĉo sonos kiel voĉo de serpento; ĉar ili iros kun militistaro, kaj kun hakiloj ili venos al ĝi, kiel lignohakistoj. 23 Ili elhakos ĝian arbaron, diras la Eternulo, kvankam ĝi estas nekalkulebla; ĉar ili estas pli multenombraj ol akridoj, kaj oni ne povas ilin kalkuli. 24 Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn de norda popolo. 25 La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras: Jen Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj ĝiajn diojn kaj ĝiajn reĝojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin. 26 Kaj Mi transdonos ilin en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manojn de liaj servantoj; sed poste ĝi estos loĝata, kiel en la tempo antaŭa, diras la Eternulo. 27 Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos. 28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
Ĉapitro 47
1 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la Filiŝtoj, antaŭ ol Faraono venkobatis Gazan:
2 Tiele diras la Eternulo: Jen venos akvo de norde, kaj ĝi fariĝos inundanta torento, kaj ĝi inundos la landon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn; ekkrios la homoj, kaj ekploregos ĉiuj loĝantoj de la lando. 3 Pro la sonado de la hufoj de la fortaj ĉevaloj, pro la bruo de la ĉaroj, pro la bruego de la radoj la patroj ne atentos siajn infanojn, senforte malleviĝos iliaj manoj; 4 pro la tago, kiu venos, kiam oni prirabos ĉiujn Filiŝtojn, ekstermos ĉe Tiro kaj Cidon ĉiujn restintajn helpantojn; ĉar la Eternulo ruinigos la Filiŝtojn, la restaĵon de la insulo Kaftor. 5 Kalveco trafos Gazan, pereos Aŝkelon kaj la restaĵo de ilia valo. Kiel longe ankoraŭ vi faros al vi tranĉojn? 6 Ho glavo de la Eternulo, kiel longe vi ne kvietiĝos? eniru en vian ingon, haltu kaj silentu. 7 Sed kiel vi povas kvietiĝi? la Eternulo donis al ĝi ordonon kontraŭ Aŝkelon kaj kontraŭ la bordo de la maro; tien Li destinis ĝin.