12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu ĉiam estis apud la reĝo de Babel, en Jerusalemon. 13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 14 Kaj ĉiujn muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 15 La malriĉulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 16 Sed iom el la malriĉuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon. 18 Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis. 19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la verŝilojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj. 20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo: la kvanto da kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 21 La kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj, kaj ĝin ĉirkaŭis ŝnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; ĝia diko estis kvar fingroj, kaj interne ĝi estis malplena. 22 ŝi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj ĉirkaŭ la krono estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun granatoj. 23 Da granatoj estis sur ĉiu flanko naŭdek ses; la nombro de la granatoj ĉirkaŭ la krono estis cent. 24 Kaj la korpogardistestro prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo. 26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan. 27 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis: en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn; 29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem; 30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj: la kvanto de ĉiuj estis kvar mil sescent homoj.
31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la unua jaro de sia reĝado, levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo; 32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel; 33 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo. 34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo de Babel ĉiutage dum lia tuta vivo, ĝis la tago de lia morto.
1 Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma!
La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino,
La princino de landoj fariĝis tributulino!
2 Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur ŝiaj vangoj;
Ŝi havas neniun konsolanton inter ĉiuj siaj amintoj,
Ĉiuj ŝiaj amikoj ŝin perfidis, fariĝis ŝiaj malamikoj.
3 Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado;
Li ekloĝis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon;
Ĉiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.
4 La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar neniu iras al festoj;
Ĉiuj ĝiaj pordegoj dezertiĝis, ĝiaj pastroj ĝemas;
Ĝiaj virgulinoj ploras, kaj al ĝi mem estas tre maldolĉe.
5 Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas bonstaton;
Ĉar la Eternulo ĵetis sur ĝin mizeron pro la multo de ĝiaj malbonagoj;
Ĝiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.
6 Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta beleco;
Ŝiaj princoj fariĝis kiel cervoj, kiuj ne trovas paŝtejon,
Kaj ili iras senforte antaŭ la pelanto.
7 En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj;
Dume nun ŝia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu ŝin helpas,
La malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo.
8 Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis kiel hontindulino;
Ĉiuj, kiuj ŝin estimis, nun malestimas ŝin, ĉar ili vidas ŝian malhonoron;
Kaj ŝi mem ĝemas kaj turnas sin malantaŭen.
9 Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis pri sia estonteco;
Tial ŝi terure malaltiĝis, kaj ŝi havas neniun konsolanton:
Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, ĉar la malamiko forte fieras.
10 La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn;
Ŝi vidas, kiel en ŝian sanktejon eniras nacioj,
Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.
11 Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon,
Ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo, por revigligi sian animon:
Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi fariĝis!
12 Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu,
Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero,
Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo ĵetis sur min en la tago de Lia flama kolero.
13 De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn, kaj ĝi ekregis en ili;
Li etendis reton antaŭ miaj piedoj, renversis min malantaŭen;
Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.
14 Kunplektiĝis per Lia mano la jugo de miaj pekoj;
Ili kunplektiĝis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton;
La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas leviĝi.
15 La Sinjoro dispremis per la piedoj ĉiujn miajn fortulojn interne de mi;
Li kunvokis festan kunvenon kontraŭ min, por disbati miajn junulojn;
Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.
16 Pro tio mi ploras kaj miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas akvon;
Ĉar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi mian animon;
Miaj infanoj pereis, ĉar la malamiko venkis.
17 Cion etendas siajn manojn, sed ĝi ne trovas konsolanton;
La Eternulo vokis kontraŭ Jakobon liajn malamikojn de ĉiuj flankoj;
Jerusalem fariĝis inter ili kiel hontindulino.
18 Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn.
Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon:
Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.
19 Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis;
Miaj pastroj kaj miaj plejaĝuloj estas mortantaj en la urbo,
Ili serĉas por si panon, por revigligi sian animon.
20 Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas!
Miaj internaĵoj ŝvelis, mia koro renversiĝis en mi, ĉar mi forte malobeis.
Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.
21 Oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas;
Ĉiuj miaj malamikoj aŭdis pri mia malfeliĉo, kaj ekĝojis, ĉar Vi tion faris;
Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili fariĝu kiel mi.
22 Ilia tuta malboneco venu antaŭ Vin;
Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro ĉiuj miaj pekoj;
Ĉar granda estas mia ĝemado, kaj mia koro doloras.