Выбрать главу
16 Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron. 17 Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis. 18 Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.
19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo. 20 Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo. 21 Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:
22 Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis, 23 Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. 24 Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
25 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin. 26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo. 27 Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;
28 Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita; 29 Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero; 30 Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.
31 Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro; 32 Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco; 33 Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.
34 Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero, 35 Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo, 36 Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero ― Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?
37 Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis? 38 Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono? 39 Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.
40 Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo; 41 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo. 42 Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.
43 Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis. 44 Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo. 45 Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.
46 Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj. 47 Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo. 48 Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
49 Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto, 50 Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo. 51 Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo.
52 Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj; 53 Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn. 54 Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute pereis.
55 Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo; 56 Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo. 57 Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.
58 Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon. 59 Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon. 60 Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi. 61 Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi, 62 La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago. 63 Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo.
64 Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj. 65 Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon. 66 Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.

Ĉapitro 4

1 Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo! La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de ĉiuj stratoj! 2 La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto! 3 Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en la dezerto. 4 La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili. 5 Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko. 6 La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis. 7 Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro; 8 Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel ligno. 9 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de kampo. 10 La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino de mia popolo. 11 La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn fundamentojn. 12 Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de Jerusalem. 13 Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj de ĝiaj pastroj, Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj. 14 Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn vestojn. 15 Oni kriis al ili: For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu! Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj: Ili ne plu loĝos tie. 16 La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis. 17 Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi. 18 Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia fino. 19 Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraŭ ni. 20 La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj. 21 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc; Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos. 22 Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.