12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 13 Ho filo de homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon, venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn. 14 Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj ― 16 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus, sed la lando fariĝus dezerta. 17 Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn ― 18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus. 19 Aŭ se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn, 20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi ― kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon. 21 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn ― 22 tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi venigis sur ĝin. 23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris ĉion, kion Mi faris kontraŭ ĝi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ĉapitro 15
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro? 3 Ĉu oni prenas de ĝi pecon, por ion fari el ĝi? ĉu oni faras el ĝi almenaŭ hokon, por pendigi sur ĝi ian objekton? 4 Jen ĝi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaŭ finojn formanĝas la fajro, forbrulas ankaŭ la mezo; ĉu ĝi taŭgas por laboro? 5 Jen, kiam ĝi estis ankoraŭ nedifektita, oni ne povis ion fari el ĝi; des pli kiam la fajro ĝin difektis kaj bruligis, ĉu oni povas ion fari el ĝi? 6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de Jerusalem. 7 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin. 8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpiĝis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ĉapitro 16
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, montru al Jerusalem ĝiajn abomenindaĵojn; 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem: Via deveno kaj via naskiĝlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas Ĥetidino. 4 Ĉe via naskiĝo, kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon, oni ankaŭ ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindaĵoj. 5 Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni elĵetis vin sur la kampon pro abomeno kontraŭ vi en la tago, kiam vi estis naskita. 6 Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango: Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango: Vivu. 7 Mi grandigis vin, kiel kampan kreskaĵon; vi fariĝis plena kaj granda, vi fariĝis tute bela; viaj mamoj formiĝis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita. 8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi ĵuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi fariĝis Mia. 9 Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi ŝmiris vin per oleo. 10 Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn ŝuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko. 11 Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon. 12 Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon. 13 Vi ornamiĝis per oro kaj arĝento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditaĵo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi manĝis; kaj vi fariĝis tre kaj tre bela kaj atingis reĝecon. 14 Kaj disvastiĝis via renomo inter la nacioj pro via beleco, ĉar ĝi estis perfekta per la ornamaĵo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malĉasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante vin al li. 16 Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltaĵojn, kaj sur ili vi malĉastis, kiel neniam estis kaj neniam estos. 17 Vi prenis viajn ornamaĵojn el oro kaj el arĝento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malĉastis kun ili. 18 Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili. 19 Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaŭ ilin kiel agrablan odoraĵon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 20 Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi buĉis ilin al ili kiel manĝaĵon. Ĉu malgranda estas via malĉasteco? 21 Vi buĉis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili. 22 Kaj en ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj malĉastaĵoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango. 23 Kaj post ĉiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo) 24 vi konstruis al vi malĉastejon, kaj faris al vi fialtaĵojn sur ĉiu strato. 25 En la komenco de ĉiu vojo vi konstruis viajn fialtaĵojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al ĉiu pasanto, kaj vi malĉastis. 26 Vi malĉastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malĉastis, kolerigante Min. 27 Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraŭ vin kaj malgrandigis vian destinitaĵon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filiŝtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto. 28 Kaj vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi; vi malĉastis kun ili, kaj tamen ne kontentiĝis. 29 Vi multigis viajn malĉastaĵojn ĝis la lando de komercado, Ĥaldeujo, sed ankaŭ tio vin ne kontentigis. 30 Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras ĉion ĉi tion, farojn de plej senhonta malĉastistino? 31 Kiam vi aranĝis viajn malĉastejojn ĉe la komenco de ĉiu vojo kaj faris viajn fialtaĵojn sur ĉiu strato, vi estis ne kiel malĉastistino, kiu ŝatas donacojn; 32 sed kiel malĉastanta virino, kiu anstataŭ sia edzo akceptas fremdulojn. 33 Al ĉiuj malĉastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al ĉiuj viaj amantoj, kaj vi subaĉetas ilin, ke ili de ĉiuj flankoj venu malĉasti kun vi. 34 Ĉe via malĉastado fariĝas kun vi la malo de tio, kion oni vidas ĉe aliaj virinoj: oni ne postkuras vin por malĉastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.