35 Tial, ho malĉastistino, aŭskultu la vorton de la Eternulo: 36 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi malŝparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al viaj amistoj kaj al ĉiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili ― 37 pro tio Mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis, kaj ĉiujn, kiujn vi amis, kaj ĉiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraŭ vi de ĉirkaŭe, kaj Mi malkovros antaŭ ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindaĵon. 38 Kaj Mi juĝos vin laŭ la juĝoj kontraŭ adultulinoj kaj kontraŭ sangoverŝantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoverŝo kruela kaj severa. 39 Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malĉastejon kaj disbatos viajn fialtaĵojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamaĵojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita. 40 Kaj ili venigos kontraŭ vin homamason, kiu mortigos vin per ŝtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. 41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi juĝon antaŭ la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi ĉesigos vian malĉastadon, kaj vi ne plu donos donacojn. 42 Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviliĝos sur vi tiel, ke Mi trankviliĝos kaj ne plu koleros. 43 Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
44 Jen ĉiu proverbisto diros pri vi proverbon: Kia la patrino, tia la filino. 45 Vi estas filino de via patrino, kiu malŝatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malŝatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas Ĥetidino, kaj via patro estas Amorido. 46 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu loĝas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu loĝas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj. 47 Sed eĉ ne laŭ ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindaĵojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malboniĝis pli ol ili en ĉiuj viaj agoj. 48 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj ŝiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj. 49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis. 50 Kaj ili fieriĝis kaj faris abomenindaĵon antaŭ Mi, kaj Mi forpuŝis ilin, kiam Mi tion vidis. 51 Samario ne faris eĉ duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindaĵoj, ol ili; per ĉiuj viaj abomenindaĵoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaŭ virtulinoj. 52 Tial ankaŭ vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindiĝis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, ĉar vi kvazaŭ pravigis viajn fratinojn. 53 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de ŝiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de ŝiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaŭ viajn forkaptitojn kune kun ili, 54 por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri ĉio, kion vi faris, estante konsolo por ili. 55 Viaj fratinoj, Sodom kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato, kaj Samario kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato; ankaŭ vi kaj viaj filinoj revenos al via antaŭa stato. 56 Ĉu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via buŝo en la tempo de via fiereco, 57 antaŭ ol elmontriĝis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj de la filinoj de Filiŝtujo, kiuj malestimis vin ĉirkaŭe? 58 Suferu do pro via malĉasteco kaj pro viaj abomenindaĵoj, diras la Eternulo. 59 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malŝatante la ĵuron kaj rompante la interligon. 60 Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan. 61 Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo. 62 Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo; 63 por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian buŝon pro honto, kiam Mi pardonos al vi ĉion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Ĉapitro 17
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael; 3 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro; 4 ĝi deŝiris ĝian supran junan branĉeton kaj alportis ĝin en la landon de komercado kaj kuŝigis ĝin en urbo de komercistoj. 5 Ĝi prenis iom el la semoj de la lando, plantis ĝin sur prisemebla kampo, aranĝis ĝin apud abunda akvo, tre singarde. 6 Kaj ĝi elkreskis kaj fariĝis vasta vinberkreskaĵo kun malalta trunko; ĝiaj flankobranĉoj fleksiĝis al ĝi malsupren, kaj ĝiaj radikoj estis sub ĝi; kaj ĝi fariĝis vinbertrunko kaj elkreskigis branĉojn kaj branĉetojn. 7 Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al ĝi kaj etendis al ĝi siajn branĉojn, por ke ĝi trinkigu ĝin, de la bedoj, kie ĝi estis plantita. 8 Sur bona kampo, apud abunda akvo, ĝi estis plantita, por ke ĝi elkreskigu branĉojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko. 9 Diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu ĝi havos sukceson? oni ja elŝiros ĝiajn radikojn, oni deŝiros ĝiajn fruktojn, kaj ĝi velkos; ĉiuj ĝiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por deŝiri ĝin de ĝiaj radikoj. 10 Kaj jen, kvankam ĝi estas plantita, ĉu ĝi havos sukceson? ĉu ĝi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento ĝin tuŝos? ĝi forvelkos sur la bedoj, kie ĝi kreskis.
11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 12 Diru do al la domo malobeema: Ĉu vi ne scias, kion tio signifas? Diru: Jen venis la reĝo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis ĝian reĝon kaj ĝiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon; 13 kaj li prenis iun el la reĝa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li ĵuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis, 14 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke ĝi konservu lian interligon kaj povu sin teni. 15 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li ĉevalojn kaj multe da homoj. Ĉu li povas havi sukceson? ĉu povas saviĝi tiu, kiu tiel agas? ĉu li saviĝos, se li rompis la interligon? 16 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu reĝo, kiu faris lin reĝo kaj antaŭ kiu li malŝatis sian ĵuron kaj rompis lian interligon, ĉe li, en Babel, li mortos. 17 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos surŝutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj. 18 Kaj ĉar li malŝatis la ĵuron kaj rompis la interligon, ĉar li donis sian manon kaj tamen faris ĉion ĉi tion, tial li ne saviĝos. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, Mian ĵuron, kiun li malŝatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon. 20 Mi ĵetos sur lin Mian reton, kaj li kaptiĝos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li juĝon pro la krimo, kiun li faris kontraŭ Mi. 21 Kaj ĉiuj liaj forkurintoj el ĉiuj liaj taĉmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al ĉiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.