Выбрать главу

10 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izraeclass="underline" Vi diras: Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumiĝas; kiel do ni povas vivi? 11 Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael? 12 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj de via popolo: La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago, kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la tago de sia peko ne povas resti vivanta kun ĝi. 13 Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon: tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris. 14 Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte; 15 se la malvirtulo redonos la garantiaĵon, repagos la rabitaĵon, agados laŭ la leĝoj de la vivo, ne farante malbonagojn: tiam li restos vivanta kaj ne mortos. 16 Ĉiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj: li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta. 17 Dume la filoj de via popolo diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne ĝusta. 18 Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili; 19 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta. 20 Kaj vi diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Ĉiun el vi Mi juĝas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.

21 En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la deka monato, venis al mi forsaviĝinto el Jerusalem, kaj diris: La urbo estas disbatita. 22 Sed la mano de la Eternulo aperis super mi en la vespero antaŭ la veno de la forsaviĝinto, kaj malfermis mian buŝon, antaŭ ol tiu venis al mi matene; kaj mia buŝo malfermiĝis, kaj mi ne plu devis silenti. 23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 24 Ho filo de homo! la loĝantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas tiele: Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon; sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel heredaĵo. 25 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi manĝas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al viaj idoloj, kaj sangon vi verŝas; kaj tamen vi volas posedi la landon? 26 Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindaĵon, vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas posedi la landon? 27 Diru al ili jenon: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, tiuj, kiuj troviĝas sur la ruinoj, falos de glavo; kiu estas sur la kampo, tiun Mi transdonos kiel manĝaĵon al la bestoj; kaj tiuj, kiuj estas en fortikaĵoj kaj en kavernoj, mortos de pesto. 28 Kaj Mi faros la landon absoluta dezerto, kaj malaperos ĝia fiera forto; kaj la montoj de Izrael dezertiĝos tiel, ke neniu tie pasos. 29 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro ĉiuj iliaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris. 30 Kaj koncerne vin, ho filo de homo, la filoj de via popolo interparolas pri vi ĉe la muroj kaj ĉe la pordoj de la domoj, kaj unu al la alia parolas jene: Iru, kaj aŭskultu, kia estas la vorto, kiu eliris de la Eternulo! 31 Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia popolo sidiĝas antaŭ vi, kaj aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin; ĉar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj buŝoj, kaj ilia koro celas nur profiton. 32 Vi estas por ili kiel volupta kanto, kiel homo kun bela voĉo kaj bone kantanta; ili aŭskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin. 33 Sed kiam plenumiĝos tio, kio devas plenumiĝi, tiam ili ekscios, ke profeto estis meze de ili.

Ĉapitro 34

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj? 3 La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas. 4 La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. 5 Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. 6 Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas. 7 Tial, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: 8 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis ― 9 pro tio, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili. 11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin. 12 Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj, tiel Mi esploros Miajn ŝafojn; kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma. 13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero. 14 Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia loĝloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj paŝtiĝos sur grasa paŝtejo, sur la montoj de Izrael. 15 Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi paŝtos kun justeco. 17 Kaj pri vi, ho Miaj ŝafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi faros juĝon inter ŝafo kaj ŝafo, al virŝafoj kaj virkaproj. 18 Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi paŝtiĝas sur bona paŝtejo? la restaĵon sur via paŝtejo vi dispremas per viaj piedoj! Ĉu ne sufiĉas, ke vi trinkas puran akvon? la restaĵon vi movmalklarigas per viaj piedoj! 19 Kaj Miaj ŝafoj devas manĝi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.