Выбрать главу

8 Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando ĝis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la larĝon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando ĝis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo. 9 La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil. 10 Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la larĝon de dek mil, orienten la larĝon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en ĝia mezo estos la sanktejo de la Eternulo. 11 Ĝi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj. 12 Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktaĵo, apud la limo de la Levidoj. 13 Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da larĝo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la larĝo estos dek mil. 14 Ili nenion devas vendi el tio, nek interŝanĝi; la unuaaĵo de la lando devas ne transiri, ĉar ĝi estas konsekrita al la Eternulo. 15 La ceteraj kvin mil da larĝo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenaĵo de la urbo, kiel loĝatejo kaj antaŭurbo; kaj la urbo estos en la mezo. 16 Jen estas ĝiaj dimensioj: la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent. 17 La antaŭurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek. 18 Koncerne la ceteran parton de la longo kontraŭ la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu troviĝas kontraŭ la sankta terpeco, ĝiaj produktaĵoj devas servi kiel manĝaĵo por la laboristoj de la urbo. 19 En la urbo laboros laboristoj el ĉiuj triboj de Izrael. 20 La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedaĵon de la urbo.

21 Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedaĵo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraŭ tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo. 22 Kio troviĝas inter la apartenaĵo de la Levidoj kaj la apartenaĵo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.

23 La ceteraj triboj de la rando orienta ĝis la rando okcidenta: Benjamen havos unu parton. 24 Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Simeon. 25 Apud la limo de Simeon, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Isaĥar. 26 Apud la limo de Isaĥar, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Zebulun. 27 Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Gad. 28 Apud la limo de Gad, ĉe la rando suda, estos la limo de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭlonge de la torento ĝis la Granda Maro. 29 Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

30 Kaj jen estas la randoj de la urbo: sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; 31 kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laŭ la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde: unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi. 32 Ankaŭ sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan. 33 Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun. 34 Ankaŭ sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn ĝi havas tri: unu Pordego de Gad, unu Pordego de Aŝer, unu Pordego de Naftali. 35 La tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos: Eternulo-Tie.

DANIEL

Ĉapitro 1

1 En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin. 2 Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio. 3 Kaj la reĝo diris al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu 4 knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean. 5 Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo. 6 El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. 7 La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltŝacar; al Ĥananja, Ŝadraĥ; al Miŝael, Meŝaĥ; kaj al Azarja, Abed-Nego. 8 Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la manĝaĵoj de la reĝo, nek per la vino, kiun ĉi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin. 9 Dio donis al Daniel favoron kaj simpation ĉe la korteganestro. 10 Kaj la korteganestro diris al Danieclass="underline" Mi timas mian sinjoron, la reĝon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas manĝi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizaĝoj estas malpli grasaj, ol ĉe aliaj knaboj, viaj samaĝuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaŭ la reĝo. 11 Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, Ĥananjan, Miŝaelon, kaj Azarjan: 12 Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj por trinki akvon; 13 poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos. 14 Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj. 15 Post paso de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo. 16 Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn. 17 Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj. 18 Kiam pasis la tempo, kiun la reĝo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar. 19 La reĝo parolis kun ili, kaj el ili ĉiuj troviĝis neniu egala al Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaŭ la reĝo. 20 Kaj koncerne ĉiujn aferojn de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli saĝaj, ol ĉiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno. 21 Daniel estis tie ĝis la unua jaro de la reĝo Ciro.