Выбрать главу

Ĉapitro 27

1 Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj ĝia alto estu tri ulnoj. 2 Kaj faru ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaru ĝiaj kornoj; kaj tegu ĝin per kupro. 3 Kaj faru por ĝi potojn por ĝia cindro kaj ŝovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn faru el kupro. 4 Kaj faru por ĝi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj. 5 Kaj metu ĝin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu ĝis la mezo de la altaro. 6 Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro. 7 Kaj metu ĝiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro, kiam oni ĝin portos. 8 Interne malplena faru ĝin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

9 Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj; 10 kaj ĝiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento. 11 Tiel same ankaŭ sur la norda flanko laŭlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el arĝento. 12 Sed laŭlarĝe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj. 13 Kaj laŭlarĝe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj. 14 Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj. 15 Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaŭ tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj. 16 Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj. 17 Ĉiuj kolonoj ĉirkaŭ la korto havu ligilojn el arĝento, hokojn el arĝento, kaj bazojn el kupro. 18 La longo de la korto estu cent ulnoj, la larĝo ĉie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; ĉio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro. 19 Ĉiuj vazoj de la tabernaklo, por ĉiuj servoj, kaj ĉiuj ĝiaj najloj kaj ĉiuj najloj de la korto, estu el kupro.

20 Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam. 21 En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaŭ la atesto, aranĝadu ĝin Aaron kaj liaj filoj de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo. Tio estu eterna leĝo en la generacioj de la Izraelidoj.

Ĉapitro 28

1 Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro: Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron. 2 Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo. 3 Kaj diru al ĉiuj, kiuj havas saĝan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de saĝo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro. 4 Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari: surbrustaĵo, efodo, tuniko, ĥitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro. 5 Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj ruĝan teksaĵon, kaj bisinon.

6 Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, en artista maniero. 7 Du surŝultraĵojn kunigantajn ĝi havu sur siaj du finoj, por ke ĝi estu ligita. 8 Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estu la sama laboraĵo, kiel ĝia kontinuaĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino. 9 Kaj prenu du oniksajn ŝtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izraeclass="underline" 10 ses el iliaj nomoj sur unu ŝtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua ŝtono, laŭ la ordo de ilia naskiĝo. 11 Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du ŝtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin ĉirkaŭataj per kadretoj el oro. 12 Kaj metu la du ŝtonojn sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaŭ la Eternulo sur siaj du surŝultraĵoj por memoro.

13 Kaj faru kadretojn el oro; 14 kaj du ĉenetojn el pura oro; faru ilin kuniĝantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn ĉenetojn al la kadretoj. 15 Kaj faru juĝan surbrustaĵon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru ĝin; el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino faru ĝin. 16 Kvarangula ĝi estu kaj duobla; manstreĉo estu ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo. 17 Kaj enmetu en ĝin enmetaĵon el ŝtonoj en kvar vicoj. La ŝtonoj de vico: rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico; 18 kaj la dua vico: hiacinto, safiro, kaj jaspiso; 19 kaj la tria vico: ligurio, agato, kaj ametisto; 20 kaj la kvara vico: krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laŭ siaj vicoj. 21 Kaj la ŝtonoj estu laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la dek du triboj. 22 Kaj faru al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro. 23 Kaj faru por la surbrustaĵo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo. 24 Kaj metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo. 25 Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko. 26 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur interna ĝia rando, direktita al la efodo. 27 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de la efodo. 28 Kaj oni alligu la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo. 29 Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la juĝa surbrustaĵo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por ĉiama memoro antaŭ la Eternulo. 30 Kaj metu sur la juĝan surbrustaĵon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaŭ la Eternulon; kaj Aaron ĉiam portu la juĝon de la filoj de Izrael sur sia koro antaŭ la Eternulo.

31 Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksaĵo. 32 La aperturo por la kapo estu en ĝia mezo; ĉirkaŭ la aperturo estu teksita bordero, kiel ĉe aperturo de ŝildo, por ke ĝi ne disŝiriĝu. 33 Sur ĝia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, ĉirkaŭe sur ĝia malsupra rando, kaj inter ili ĉirkaŭe orajn tintilojn. 34 Ora tintilo kaj granato, ora tintilo kaj granato estu ĉirkaŭe sur la malsupra rando de la tuniko. 35 Ĝi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni aŭdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaŭ la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.