Выбрать главу

Ĉapitro 7

1 Ho ve al mi! ĉar mi fariĝis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restaĵo de vinberoj, kiu ne trovas beron manĝeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo. 2 Malaperis piuloj en la lando, kaj ne troviĝas justulo inter la homoj; ĉiuj insidas, por verŝi sangon, unu la alian ĉasas, por pereigi lin. 3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la juĝisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn. 4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetaĵo, la justulo estas kiel pikaĵa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari. 5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraŭ tiu, kiu kuŝas ĉe via brusto, gardu la aperturon de via buŝo; 6 ĉar filo malhonoras patron, filino batalas kontraŭ sia patrino, bofilino kontraŭ sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.

7 Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min aŭskultos. 8 Ne ĝoju pri mi, mia malamikino: kvankam mi falis, mi releviĝos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi. 9 La koleron de la Eternulo mi portos, ĉar mi pekis antaŭ Li, ĝis Li esploros mian aferon kaj faros juĝon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon. 10 Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto ŝin kovros pro tio, ke ŝi diris al mi: Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj ŝin rigardos tiam, kiam ŝi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj. 11 En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la leĝo disvastiĝos malproksime. 12 En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo ĝis la Rivero, de maro ĝis maro, kaj de monto ĝis monto. 13 La lando estos dezerta pro ĝiaj loĝantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.

14 Paŝtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan ŝafaron, kiu loĝas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili paŝtiĝu en Baŝan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva. 15 Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindaĵojn. 16 La nacioj vidos kaj hontos, malgraŭ ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la buŝon, iliaj oreloj surdiĝos. 17 Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampaĵoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kaŝejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin. 18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn. 20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi ĵuris al niaj patroj en la tempo antikva.

NAĤUM

Ĉapitro 1

1 Profetaĵo pri Nineve, libro de vizio de Naĥum, la Elkoŝano.

2 La Eternulo estas Dio severa kaj venĝanta; la Eternulo estas venĝanto kaj koleranto; la Eternulo venĝas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontraŭuloj. 3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaŭ Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj. 4 Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas ĝin, kaj ĉiujn riverojn Li senakvigas; malgajiĝas Baŝan kaj Karmel, kaj velkas ĉio, kio floras sur Lebanon. 5 La montoj tremas antaŭ Li, la montetoj disfandiĝas; skuiĝas antaŭ Li la tero, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj. 6 Kiu povas kontraŭstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disverŝiĝas kiel fajro; la rokoj disfalas antaŭ Li. 7 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin. 8 Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo. 9 Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfeliĉo ne bezonas veni duafoje. 10 Ĉar, interplektiĝinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo. 11 El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraŭ la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto. 12 Tiele diras la Eternulo: Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos. 13 Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi disŝiros viajn ligilojn. 14 Sed pri vi la Eternulo decidis: Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi fariĝis senvalora. 15 Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; ĉar ne plu iros tra vi la sentaŭgulo; li estas tute ekstermita.

Ĉapitro 2

1 Disĵetanto iras kontraŭ vin; fortikigu viajn fortikaĵojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence. 2 Ĉar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaŭ la majeston de Izrael; ĉar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbranĉojn. 3 La ŝildo de liaj herooj estas ruĝigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la ĉaroj en la tago de lia armiĝo; la lancoj ŝanceliĝas. 4 Sur la stratoj rapide ruliĝas la ĉaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torĉoj, brilas kiel fulmoj. 5 Li vokas siajn fortulojn, sed ili falpuŝiĝos dum sia irado; ili rapidas al la murego kaj preparas defendon. 6 La pordegoj ĉe la akvo malfermiĝos, kaj la palaco cedos. 7 Decidita estas ĝia kapto kaj forkonduko, kaj ĝiaj sklavinoj ĝemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston. 8 Nineve estas de ĉiam kiel baseno da akvo; sed nun ĝi forkuras: Haltu, haltu! sed neniu revenas. 9 Disrabu arĝenton, disrabu oron; senfinaj estas la trezoroj, estas multege da diversaj valoraĵoj. 10 Prirabita kaj plene ruinigita ĝi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; ĉies lumboj senfortiĝis, kaj ĉies vizaĝoj nigriĝis. 11 Kie nun estas la loĝejo de la leonoj, kaj tiu paŝtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj, kaj neniu ilin timigis? 12 La leono disŝiradis sufiĉon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptaĵo kaj siajn nestegojn per disŝiritaĵo. 13 Jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo viajn ĉarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi ĉesigos sur la tero vian disŝiradon, kaj oni ne plu aŭdos la voĉon de viaj sendatoj.

Ĉapitro 3

1 Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas ĉesigi la rabadon! 2 Oni aŭdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas ĉevalo, saltas ĉaro; 3 moviĝas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpuŝiĝas sur ili. 4 Tio estas pro la granda malĉastado de la malĉastistino, kiu ĉarmas per sia beleco, estas lerta sorĉistino, kaj vendas naciojn per sia malĉastado kaj gentojn per sia sorĉado. 5 Jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi levos ĝis via vizaĝo la randojn de via vesto, kaj Mi montros al la nacioj vian nudecon kaj al la regnoj vian malhonoron. 6 Mi ĵetos sur vin abomenindaĵojn, Mi malhonoros vin kaj faros vin mokataĵo. 7 Ĉiu, kiu vidos vin, forkuros de vi, kaj diros: Ruinigita estas Nineve; kiu bedaŭros ĝin? kie mi povas serĉi por vi konsolantojn? 8 Ĉu vi estas pli bona ol No-Amon, kiu troviĝas inter riveroj, estas ĉirkaŭata de akvo, kaj kies forto kaj murego estis la maro? 9 Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis ĝia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon; 10 tamen ĝi ankaŭ estas elpatrujigita kaj forkaptita; eĉ ĝiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de ĉiuj stratoj; pri ĝiaj eminentuloj oni lotis, kaj ĉiujn ĝiajn altrangulojn oni katenis. 11 Tiel ankaŭ vi ebriiĝos kaj kaŝos vin kaj serĉos defendon kontraŭ la malamikoj. 12 Ĉiuj viaj fortikaĵoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la buŝon de manĝonto. 13 Jen via popolo estas ĉe vi kiel virinoj; al viaj malamikoj larĝe malfermiĝos la pordegoj de via lando; fajro ekstermos viajn riglilojn. 14 Provizu al vi akvon por la tempo de sieĝo; fortigu viajn fortikaĵojn; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn. 15 Tamen tie la fajro vin konsumos, glavo vin ekstermos, formanĝos vin kiel skarabo, se vi eĉ estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj. 16 Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la ĉielo; sed ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos. 17 Viaj taĉmentoj estas kiel akridoj, kaj viaj taĉmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la malvarmo kaŝas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas. 18 Dormas viaj paŝtistoj, ho reĝo de Asirio, kuŝas viaj fortuloj; via popolo estas disĵetita sur la montoj, kaj troviĝas neniu, kiu ĝin kolektus. 19 Ne resaniĝas via vundo, doloriga estas via ulcero; ĉiu, kiu aŭdas la sciigon pri vi, aplaŭdas pri vi; ĉar kiun ne trafis senĉese via malboneco?