Ĉapitro 30
1 Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru ĝin. 2 Unu ulno estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; ĝi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto; kornoj elstaru el ĝi. 3 Kaj tegu ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn flankojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 4 Kaj du orajn ringojn faru al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu ĝin. 5 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro. 6 Kaj starigu ĝin antaŭ la kurteno, kiu estas antaŭ la kesto de atesto, kontraŭ la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi. 7 Kaj Aaron incensadu sur ĝi aroman incenson; ĉiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu. 8 Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn ĉirkaŭ vespero, li incensu; ĝi estu ĉiama incensado antaŭ la Eternulo en viaj generacioj. 9 Ne alportu sur ĝi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj verŝoferon ne verŝu sur ĝin. 10 Kaj ĉiopardonan oferon Aaron alportos sur ĝiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la ĉiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur ĝi ĉiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktaĵo antaŭ la Eternulo.
11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam ĉiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado. 13 Jen kion devas doni ĉiu, kiu pasas la kalkulon: duonon de siklo laŭ la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo. 14 Ĉiu, kiu pasas la kalkulon, de la aĝo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo. 15 La riĉulo ne donu pli kaj la malriĉulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn. 16 Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu ĝin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigaĵo antaŭ la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Faru kupran lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu ĝin inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝu tien akvon. 19 Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per ĝi siajn manojn kaj piedojn: 20 kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo, 21 ili lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu por ili leĝo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj generacioj.
22 Plue la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23 Prenu al vi plej bonajn aromaĵojn: da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek, 24 kaj da kasio kvincent siklojn laŭ la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon. 25 Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan ŝmiraĵon laŭ la arto de la ŝmiraĵisto; ĝi estu oleo por sanktoleado. 26 Kaj sanktoleu per ĝi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto, 27 kaj la tablon kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la kandelabron kaj ĝiajn apartenaĵojn, kaj la altaron de incensado, 28 kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon. 29 Kaj sanktigu ilin, ke ili fariĝu plejsanktaĵo; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, sanktiĝos. 30 Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj. 31 Kaj al la Izraelidoj diru jene: Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj. 32 Sur homan karnon ĝi ne estu verŝata, kaj laŭ ĝia konsisto ne faru ion similan; ĝi estas sankta, ĝi estu sankta por vi. 33 Se iu konsistigos ion similan kaj ŝmiros per ĝi laikon, li ekstermiĝu el sia popolo.
34 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi aromaĵon: balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el ĉio; 35 kaj faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la arto de la ŝmiraĵisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan. 36 Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el ĝi antaŭ la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktaĵo ĝi estu por vi. 37 Kaj laŭ la incensaĵo, kiun vi faros, ne faru al vi alian similan; sankta ĝi estu al vi por la Eternulo. 38 Se iu faros ion similan, por odorigi per ĝi, li ekstermiĝos el sia popolo.
Ĉapitro 31
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda; 3 kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento kaj scio kaj ĉia arto, 4 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro, 5 kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian laboron. 6 Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan; kaj en la koron de ĉiu kompetentulo Mi enmetis saĝon, por ke ili faru ĉion, kion Mi ordonis al vi: 7 la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la tabernaklo, 8 kaj la tablon kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj la puran kandelabron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron de incensado, 9 kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon, 10 kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj, 11 kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensaĵon por la sanktejo; ĉion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.
12 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 13 Diru al la Izraelidoj jene: Nepre observu Miajn sabatojn; ĉar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas. 14 Kaj observu la sabaton, ĉar ĝi estas sankta por vi; kiu ĝin malsanktigos, tiu mortu; ĉar se iu faros en ĝi laboron, tiu animo ekstermiĝu el la mezo de sia popolo. 15 Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; ĉiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita. 16 Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo. 17 Inter Mi kaj la Izraelidoj ĝi estu signo por ĉiam; ĉar dum ses tagoj la Eternulo faris la ĉielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li ĉesis kaj ripozis.
18 Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.
Ĉapitro 32
1 Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li. 2 Tiam diris al ili Aaron: Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi. 3 Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron. 4 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis ĝin per ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon. Kaj ili diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta. 5 Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaŭ ĝi; kaj Aaron proklamis kaj diris: Morgaŭ estos festo de la Eternulo. 6 Kaj ili leviĝis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.