16 Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton. 17 Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li; 18 kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj! 19 Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li. 20 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.
21 Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon. 22 Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio. 23 Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin. 24 Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu. 25 Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin. 26 Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ. 27 Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li. 28 Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj. 29 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, 30 savu vin, deirante de la kruco. 31 Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. 32 La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.
33 Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. 34 Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 35 Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte, diris: Jen li vokas Elijan. 36 Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki, dirante: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin. 37 Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton. 38 Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre. 39 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris: Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio. 40 Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome; 41 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.
42 Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato, 43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44 Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta. 45 Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46 Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo. 47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.
Ĉapitro 16
1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin. 2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis. 3 Kaj ili diris inter si: Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo? 4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda. 5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. 6 Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin! 7 Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. 8 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis.
9 Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. 10 Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris. 11 Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis.
12 Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon. 13 Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis.
14 Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan. 15 Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. 16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. 17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj; 18 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.
19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio. 20 Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.
SANKTA LUKO
Ĉapitro 1
1 Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni, 2 kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto, 3 ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo, 4 por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.
5 En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto. 6 Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo. 7 Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo.
8 Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo, 9 laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi. 10 Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado. 11 Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado. 12 Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo. 13 Sed la anĝelo diris al li: Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. 14 Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo. 15 Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. 16 Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. 17 Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan. 18 Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo: Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon. 19 Kaj la anĝelo responde diris al li: Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon. 20 Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe. 21 Kaj la popolo atendis Zeĥarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo. 22 Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta. 23 Kaj kiam finiĝis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.