Выбрать главу
16 Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitaĵojn, Kaj Mi rekonstruos ĝin; 17 Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo, 18 Kiu tion faras jam de la tempo antikva.

19 Tial mi decidas, ke ni ne ĝenu tiujn el la nacianoj, kiuj turniĝas al Dio; 20 sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de sango. 21 Ĉar de post antikvaj generacioj Moseo havas en ĉiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate.

22 Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj; 23 kaj ili sendis per ili la jenan leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto: 24 Ĉar ni aŭdis, ke iuj el ni ĝenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion, 25 ŝajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Paŭlo, 26 homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 27 Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman. 28 Ĉar al la Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj: 29 ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!

30 Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron. 31 Kaj leginte ĝin, ili ĝojis pro la konsolo. 32 Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin. 33 Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj. ( 34 Tamen plaĉis al Silas tie restadi.) 35 Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.

36 Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas: Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas. 37 Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko. 38 Sed Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron. 39 Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris al Kipro; 40 sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio. 41 Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.

Ĉapitro 16

1 Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu disĉiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro. 2 Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio. 3 Tiun Paŭlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; ĉar ĉiuj sciis, ke lia patro estas Greko. 4 Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem. 5 Tiel la eklezioj firmiĝis en la fido, kaj kreskis laŭnombre ĉiutage.

6 Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio; 7 kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili; 8 kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas. 9 Kaj vizio aperis al Paŭlo dum la nokto: viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante: Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu. 10 Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.

11 Tial, ekŝipirinte de Troas, ni rekte veturis al Samotrake, kaj la sekvantan tagon al Neapolis; 12 kaj de tie al Filipi, kiu estas kolonio, ĉefurbo de la Makedonuja provinco; kaj en tiu urbo ni restis dum kelke da tagoj. 13 Kaj en la sabato ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por preĝado; kaj ni sidiĝis, kaj parolis al la virinoj kunvenintaj. 14 Kaj unu virino, nomata Lidia, vendistino de purpuro, el la urbo Tiatira, adorantino de Dio, nin aŭdis; ŝian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Paŭlo. 15 Kaj kiam ŝi estis baptita, kun sia familio, ŝi nin petegis, dirante: Se vi juĝas min fidela al la Sinjoro, venu, kaj loĝu en mia domo. Kaj ŝi devigis nin.

16 Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por preĝado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per aŭgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon. 17 Ŝi sekvis Paŭlon kaj nin, kaj kriadis, dirante: Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo. 18 Kaj tion ŝi faris dum multe da tagoj. Sed Paŭlo, ĉagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito: Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el ŝi. Kaj ĝi eliris en tiu sama horo.

19 Sed ŝiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Paŭlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj, 20 kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris: Ĉi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj, 21 kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj. 22 Kaj la popolo amase sin kolektis kontraŭ ili; kaj la urbestroj, forŝirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin. 23 Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili ĵetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin; 24 kaj li, ricevinte tiun ordonon, ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon. 25 Sed ĉirkaŭ la noktomezo Paŭlo kaj Silas preĝis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj aŭskultis ilin; 26 kaj subite fariĝis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuiĝis; kaj tuj ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj ĉies katenoj falis. 27 Kaj la malliberejestro, vekiĝinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris. 28 Sed Paŭlo vokis per laŭta voĉo, dirante: Nenian malbonon faru al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie. 29 Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, kliniĝis antaŭ Paŭlo kaj Silas, 30 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris: Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita? 31 Kaj ili diris: Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio. 32 Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al ĉiuj en lia domo. 33 Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptiĝis senprokraste li kaj ĉiuj liaj domanoj. 34 Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj aranĝis por ili manĝotablon, kaj tre ĝojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.

35 Sed kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri: Forliberigu tiujn homojn. 36 Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Paŭlo: La urbestroj ĵus sendis, por ke vi forliberiĝu; tial nun elvenu kaj foriru pace. 37 Sed Paŭlo diris al ili: Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin ĵetis en malliberejon; kaj ĉu ili nun elĵetas nin kaŝe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin. 38 Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj ĉi tiuj timis, aŭdante, ke ili estas Romanoj; 39 kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo. 40 Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.