Ĉapitro 17
1 Kaj vojaĝinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj; 2 kaj laŭ sia kutimo Paŭlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj, 3 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj releviĝi el la mortintoj, kaj dirante: Ĉi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo. 4 Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortiĝis kun Paŭlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la ĉefaj virinoj ne malmultaj. 5 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo. 6 Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaŭ la urbestrojn, kriante: Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaŭ ĉi tie; 7 ilin Jason akceptis; kaj ili ĉiuj agas kontraŭ la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia reĝo, Jesuo. 8 Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion aŭdis. 9 Kaj ĉi tiuj, ricevinte garantiaĵon de Jason kaj la aliaj, liberigis ilin.
10 Kaj la fratoj tuj forsendis Paŭlon kaj Silason nokte al Berea; kaj alveninte tien, ili iris en la sinagogon de la Judoj. 11 Kaj ĉi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, ĉar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj. 12 Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj. 13 Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciiĝis, ke ankaŭ en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Paŭlo, ili venis ankaŭ tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason. 14 Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Paŭlon, por ke li iru ĝis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraŭ tie. 15 Kaj la gvidantoj de Paŭlo kondukis lin ĝis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.
16 Kaj dum Paŭlo atendis ilin en Ateno, lia spirito ĉagreniĝis en li, kiam li vidis la urbon idolplena. 17 Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo ĉiutage kun la renkontitoj. 18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris: Kion volus diri ĉi tiu vortŝutanto? aliaj diris: Li ŝajnas esti proklamanto de fremdaj diaĵoj; ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon. 19 Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? 20 Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj. 21 (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.) 22 Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris:
Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj. 23 Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi. 24 La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj; 25 kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; 26 kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj; 27 por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; 28 ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro. 29 Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado. 30 Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu; 31 tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.
32 Kaj aŭdinte pri releviĝo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris: Ni aŭskultos vin denove pri tio. 33 Kaj tiel Paŭlo eliris el inter ili. 34 Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionisio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili.
Ĉapitro 18
1 Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton. 2 Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laŭ gento, antaŭ ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, ĉar Klaŭdio jam ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili; 3 kaj, ĉar li estis sammetiisto, li loĝis ĉe ili, kaj ili laboris, ĉar ili estis laŭ metio tendofaristoj. 4 Kaj li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.
5 Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Paŭlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo. 6 Sed kiam ili kontraŭstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili: Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj. 7 Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo. 8 Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun ĉiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis. 9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Paŭlo: Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; 10 ĉar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; ĉar mi havas multe da homoj en ĉi tiu urbo. 11 Kaj li loĝis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.
12 Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Aĥaja lando, la Judoj leviĝis unuanime kontraŭ Paŭlo, kaj kondukis lin al la tribunala seĝo, 13 dirante: Kontraŭ la leĝo ĉi tiu instigas homojn adori Dion. 14 Sed kiam Paŭlo estis malfermonta la buŝon, Galiono diris al la Judoj: Se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru; 15 sed se prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra leĝo, vi mem ĝin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti juĝanto. 16 Kaj li forpelis ilin de la tribunala seĝo. 17 Kaj ili ĉiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaŭ la tribunala seĝo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.
18 Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson. 19 Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj. 20 Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis; 21 sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio ― li ekŝipiris el Efeso. 22 Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia. 23 Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn.