23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero. 24 Kaj unuj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis. 25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton: Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj, 26 dirante:
28 Certiĝu do al vi, ke ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili aŭskultos. 29 Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.
30 Kaj li loĝadis tutajn du jarojn en sia propra loĝejo, kaj li akceptis ĉiujn, kiuj eniris al li, 31 predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.
LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA ROMANOJ
Ĉapitro 1
1 Paŭlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio, 2 kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj, 3 pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laŭ la karno, 4 la difinita Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj ― Jesuo Kristo, nia Sinjoro, 5 per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo, 6 inter kiuj estas ankaŭ vi, vokitaj de Jesuo Kristo; 7 al ĉiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
8 Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi ĉiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo. 9 Ĉar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi senĉese memorigas pri vi en miaj preĝoj, 10 ĉiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio. 11 Ĉar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj; 12 tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido, egale via kaj mia. 13 Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita ĝis nun), por ke mi havu iom da frukto ĉe vi, kiel ankaŭ ĉe la aliaj nacioj. 14 Mi estas ŝuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al saĝuloj kaj al senprudentuloj. 15 Tial laŭ mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaŭ al vi, kiuj estas en Romo. 16 Ĉar mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj. 17 Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco.
18 Ĉar la kolero de Dio malkaŝiĝas el la ĉielo kontraŭ ĉia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco; 19 ĉar la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili. 20 Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; 21 ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro mallumiĝis. 22 Pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis, 23 kaj ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj.
24 Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonoriĝu inter ili mem; 25 kiuj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.
26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; 27 kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto.
28 Kaj ĉar ili malŝatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecaĵojn; 29 plenigite de ĉia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj, 30 kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonaĵojn, malobeemaj al gepatroj, 31 senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj; 32 kiuj, sciante pri la juĝo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaŭ konsentas al la farantoj de ili.
Ĉapitro 2
1 Sekve, vi estas nedefendebla, ho ĉiu homo juĝanta; ĉar dum vi juĝas alian, vi kondamnas vin mem, ĉar vi, la juĝanto, faradas la samajn agojn. 2 Kaj ni scias, ke la juĝo de Dio estas laŭ vero kontraŭ tiuj, kiuj faradas tiajn agojn. 3 Kaj ĉu vi kalkulas, ho homo, kiu juĝas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la juĝon de Dio? 4 Aŭ ĉu vi malestimas la riĉecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento? 5 sed laŭ via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkaŝigo de la justa juĝo de Dio, 6 kiu redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj; 7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon; 8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon, 9 aflikton kaj maltrankvilon, sur ĉiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko; 10 sed gloron kaj honoron kaj pacon al ĉiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko; 11 ĉar ne estas personfavorado ĉe Dio. 12 Ĉar ĉiu, kiu pekis sen leĝo, ankaŭ pereos sen leĝo; kaj ĉiu, kiu pekis sub leĝo, estos juĝata per leĝo; 13 ĉar ne la aŭskultantoj de leĝo estos justaj antaŭ Dio, sed la plenumantoj de leĝo estos pravigitaj ( 14 ĉar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la leĝon, faras nature la aferojn de la leĝo, ĉi tiuj, ne havante leĝon, estas leĝo por si mem; 15 kiuj elmontras la faradon de la leĝo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aŭ defendas ilin.) 16 en la tago, kiam Dio juĝos la sekretojn de homoj, laŭ mia evangelio, per Jesuo Kristo.