Выбрать главу

19 Vi do diras al mi: Kial Li ankoraŭ riproĉas? Ĉar kiu rezistas al Lia volo? 20 Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel? 21 Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro? 22 Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo; 23 kaj por ke Li konatigu la riĉon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por gloro, 24 nome nin, kiujn Li ankaŭ vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaŭ el la nacianoj? 25 Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea:

La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino. 26 Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite: Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

27 Kaj Jesaja krias pri Izraeclass="underline" Se la nombro de la filoj de Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos; 28 ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj tranĉe mallongigante ĝin. 29 Kiel Jesaja diris antaŭe:

Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.

30 Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido; 31 sed ke Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon. 32 Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo; 33 kiel estas skribite:

Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de alfrapiĝo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

Ĉapitro 10

1 Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia preĝo al Dio pri ili estas por ilia savado. 2 Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio. 3 Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio. 4 Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas. 5 Ĉar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la leĝo, vivos per ĝi. 6 Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene: Ne diru en via koro: Kiu suprenirus en la ĉielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston), 7 nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj). 8 Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas; 9 ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos; 10 ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo. 11 Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita. 12 Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas; 13 ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos. 14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto? 15 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!

16 Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? 17 La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo. 18 Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe:

Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.

19 Sed mi diras: Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris:

Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.

20 Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris:

Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.

21 Sed pri Izrael li diris: Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.

Ĉapitro 11

1 Mi do diras: Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaŭ mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen. 2 Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaŭkonis. Aŭ ĉu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis ĉe Dio kontraŭ Izraeclass="underline" 3 Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni serĉas mian animon. 4 Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal. 5 Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco. 6 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco. 7 Kion do? Kion Izrael serĉadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis ĝin, kaj la restaĵo estis obstinigita; 8 kiel estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis la nuna tago. 9 Kaj David diris:

Ilia tablo fariĝu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpuŝilo kaj repago; 10 Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.

11 Mi do diras: Ĉu ili falpuŝiĝis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por ĵaluzigi ilin. 12 Se do ilia eraro riĉigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?

13 Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laŭ tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon; 14 se nur mi iel povos ĵaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili. 15 Ĉar se la forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj? 16 Kaj se la unuaaĵo estas sankta, la maso ankaŭ estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la branĉoj ankaŭ estas sanktaj. 17 Sed se kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo, engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo, 18 ne fieru super la branĉoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin. 19 Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita. 20 Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu; 21 ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos. 22 Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio: al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaŭ detranĉiĝos. 23 Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin. 24 Ĉar se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon, kiom pli ĉi tiuj, kiuj estas la naturaj branĉoj, engreftiĝos en sian propran olivarbon?