24 En la tria tago ― la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon. 25 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 26 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 27 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 28 unu kapro por pekofero; 29 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de Ĥelon.
30 En la kvara tago ― la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de Ŝedeur. 31 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 32 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 33 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 34 unu kapro por pekofero; 35 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de Ŝedeur.
36 En la kvina tago ― la estro de la Simeonidoj, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj. 37 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 38 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 39 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 40 unu kapro por pekofero; 41 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
42 En la sesa tago ― la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel. 43 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 44 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 45 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 46 unu kapro por pekofero; 47 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.
48 En la sepa tago ― la estro de la Efraimidoj, Eliŝama, filo de Amihud. 49 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 50 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 51 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 52 unu kapro por pekofero; 53 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliŝama, filo de Amihud.
54 En la oka tago ― la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur. 55 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 56 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 57 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 58 unu kapro por pekofero; 59 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.
60 En la naŭa tago ― la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni. 61 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 62 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 63 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 64 unu kapro por pekofero; 65 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.
66 En la deka tago ― la estro de la Danidoj, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj. 67 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 68 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 69 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 70 unu kapro por pekofero; 71 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
72 En la dek-unua tago ― la estro de la Aŝeridoj, Pagiel, filo de Oĥran. 73 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 74 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 75 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 76 unu kapro por pekofero; 77 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Oĥran.
78 En la dek-dua tago ― la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de Enan. 79 Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero; 80 unu ora kulero deksikla, plena de incenso; 81 unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero; 82 unu kapro por pekofero; 83 kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥira, filo de Enan.
84 Tia estis la inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita, de la estroj de Izraeclass="underline" dek du arĝentaj pladoj, dek du arĝentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj; 85 po cent tridek sikloj da arĝento havis ĉiu plado, kaj po sepdek ĉiu kaliko; la tuta arĝento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laŭ la sankta siklo. 86 Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis ĉiu kulero, laŭ la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj. 87 Ĉiuj brutoj por brulofero estis: dek du bovidoj, dek du virŝafoj, dek du jaraĝaj ŝafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero. 88 Kaj ĉiuj brutoj por pacofero estis: dudek kvar bovoj, sesdek virŝafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la inaŭgura dono de la altaro, post kiam ĝi estis sanktoleita. 89 Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.
Ĉapitro 8