Выбрать главу

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al Aaron, kaj diru al li: Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antaŭan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj. 3 Kaj Aaron tiel faris; sur la antaŭan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 4 Kaj jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis; laŭ la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 6 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin. 7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin: aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin. 8 Kaj ili prenu bovidon kaj al ĝi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero. 9 Kaj venigu la Levidojn antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj. 10 Kaj alvenigu la Levidojn antaŭ la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn. 11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaŭ la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo. 12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn. 13 Kaj starigu la Levidojn antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaŭ la Eternulo. 14 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi. 15 Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon. 16 Ĉar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataŭ ĉiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el ĉiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi. 17 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi. 18 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj. 19 Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimiĝus al la sanktejo. 20 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj. 21 Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaŭ la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin. 22 Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.

23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 24 Jen estas, kio koncernas la Levidojn: de la aĝo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno. 25 Kaj de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos el la ofico de la servado kaj ne servos plu. 26 Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.

Ĉapitro 9

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante: 2 La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo. 3 En la dek-kvara tago de ĉi tiu monato, ĉirkaŭ la vespero, faru ĝin en ĝia tempo; laŭ ĉiuj ĝiaj leĝoj kaj laŭ ĉiuj ĝiaj instrukcioj faru ĝin. 4 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon. 5 Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj. 6 Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaŭ Moseon kaj Aaronon en tiu tago; 7 kaj tiuj homoj diris al li: Ni estas malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en ĝia tempo inter la Izraelidoj? 8 Kaj Moseo diris al ili: Staru; mi aŭskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, dirante: Se iu el vi aŭ el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektuŝo de mortinta homo, aŭ se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo. 11 En la dua monato, en la dek-kvara tago, ĉirkaŭ la vespero ili faru ĝin; kun macoj kaj maldolĉaj herboj ili ĝin manĝu. 12 Ili ne lasu iom el ĝi ĝis la mateno, kaj oston ili ne rompu en ĝi; laŭ ĉiuj ritoj de la Pasko ili faru ĝin. 13 Sed se iu estas pura kaj ne troviĝas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermiĝos el inter sia popolo, ĉar oferon al la Eternulo li ne alportis en ĝia tempo; sian pekon portos tiu homo. 14 Kaj se loĝos ĉe vi fremdulo, li ankaŭ faru Paskon al la Eternulo; laŭ la rito de la Pasko kaj laŭ ĝia regularo li faru: sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno.

15 En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaŭ aspekto de fajro ĝis la mateno. 16 Tiel estis ĉiam: nubo ĝin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto. 17 Kaj kiam leviĝadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmoviĝadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj. 18 Laŭ la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmoviĝadis, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare. 19 Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmoviĝadis. 20 Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laŭ la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laŭ la ordono de la Eternulo elmoviĝadis. 21 Iufoje la nubo restadis de vespero ĝis mateno; tiam, kiam la nubo leviĝis matene, ili elmoviĝadis; iufoje tagon kaj nokton ― kiam la nubo leviĝis, ili elmoviĝadis. 22 Iufoje du tagojn aŭ monaton aŭ pli longan tempon ― kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super ĝi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmoviĝadis; sed kiam ĝi leviĝis, ili elmoviĝadis. 23 Laŭ la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili elmoviĝadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.

Ĉapitro 10

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj. 3 Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. 4 Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael. 5 Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente. 6 Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi. 7 Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone. 8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj. 9 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj. 10 Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio: Mi estas la Eternulo, via Dio.