Ĉapitro 12
1 Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraŭ Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; ĉar li prenis al si edzinon Etiopinon. 2 Kaj ili diris: Ĉu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaŭ kun ni. Kaj la Eternulo tion aŭdis. 3 Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero. 4 Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam: Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris ĉiuj tri. 5 Kaj la Eternulo malleviĝis en nuba kolono kaj stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaŭ eliris. 6 Kaj Li diris: Aŭskultu Miajn vortojn: se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en sonĝo; 7 sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo: en Mia tuta domo li estas konfidato. 8 Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraŭ Mia sklavo Moseo? 9 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris. 10 Kaj la nubo forturniĝis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo. Kaj Aaron turniĝis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke ŝi estas lepra. 11 Kaj Aaron diris al Moseo: Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsaĝe kaj ke ni pekis; 12 ho, ŝi ne estu kiel malvivulo, ĉe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumiĝis jam duono de la korpo. 13 Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante: Mi petas Vin, ho Dio, sanigu ŝin. 14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Se ŝia patro estus kraĉinta sur ŝian vizaĝon, ĉu ŝi tiam ne hontus sep tagojn? ŝi estu do enŝlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste ŝi revenu. 15 Kaj Mirjam estis enŝlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmoviĝis, ĝis Mirjam revenis. 16 Poste la popolo ekvojiris de Ĥacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.
Ĉapitro 13
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el ĉiu tribo de iliaj patroj sendu, ĉiu estu eminentulo inter ili. 3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laŭ la ordono de la Eternulo; ĉiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj: el la tribo de Ruben, Ŝamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, Ŝafat, filo de Ĥori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isaĥar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hoŝea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Aŝer, Setur, filo de Miĥael; 14 el la tribo de Naftali, Naĥbi, filo de Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Maĥi. 16 Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hoŝea, filo de Nun, la nomon Josuo. 17 Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili: Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton; 18 kaj rigardu la landon, kia ĝi estas; kaj la popolon, kiu loĝas en ĝi, ĉu ĝi estas forta aŭ malforta, ĉu ĝi estas malgrandnombra aŭ grandnombra; 19 kaj kia estas la tero, sur kiu ĝi sidas, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj ĝi loĝas, ĉu en tendaroj aŭ en fortikaĵoj; 20 kaj kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa aŭ malgrasa, ĉu estas sur ĝi arboj aŭ ne estas; kaj estu kuraĝaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturiĝado de vinberoj. 21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin ĝis Reĥob antaŭ Ĥamat. 22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis ĝis Ĥebron, kie loĝis Aĥiman, Ŝeŝaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Ĥebron estis konstruita sep jarojn antaŭ ol Coan de Egiptujo.) 23 Kaj ili venis ĝis la valo Eŝkol, kaj ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis ĝin sur stango duope; ankaŭ iom da granatoj kaj da figoj. 24 Al tiu loko oni donis la nomon Eŝkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detranĉis tie la Izraelidoj. 25 Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj. 26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadeŝ, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando. 27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris: Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en ĝi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas ĝiaj fruktoj; 28 sed forta estas la popolo, kiu loĝas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaŭ la idojn de Anak ni vidis tie. 29 Amalek loĝas en la suda parto de la lando, kaj la Ĥetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj loĝas sur la monto, kaj la Kanaanidoj loĝas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan. 30 Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaŭ Moseo, kaj diris: Ni iros, kaj ni ekposedos ĝin, ĉar ni povas ĝin venki. 31 Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris: Ni ne povas iri al tiu popolo, ĉar ĝi estas pli forta ol ni. 32 Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante: La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi ĝin, estas lando, kiu formanĝas siajn loĝantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en ĝi, estas homoj grandkreskaj; 33 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaŭ en iliaj okuloj.