Выбрать главу

14 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom, por diri: Tiel diras via frato Izraeclass="underline" Vi scias ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis nin; 15 niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni loĝis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj kontraŭ niaj patroj; 16 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la fino de viaj limoj; 17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinberĝardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ni ne flankiĝos dekstren nek maldekstren, ĝis ni trapasos viajn limojn. 18 Sed Edom diris al li: Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi. 19 Kaj la Izraelidoj diris al li: Laŭ la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro ĝi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos. 20 Sed li diris: Ne trairu. Kaj Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta. 21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.

22 Kaj ili elmoviĝis el Kadeŝ; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor. 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante: 24 Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj. 25 Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor; 26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektiĝu al sia popolo kaj mortu tie. 27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaŭ la okuloj de la tuta komunumo. 28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto. 29 Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.

Ĉapitro 21

1 Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la Sudo, aŭdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraŭ Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn. 2 Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi donos ĉi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn. 3 Kaj la Eternulo elaŭskultis la voĉon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon Ĥorma.

4 Kaj ili elmoviĝis de la monto Hor laŭ la vojo al la Ruĝa Maro, por ĉirkaŭiri la landon de Edom. Kaj senkuraĝiĝis la animo de la popolo sur la vojo. 5 Kaj la popolo ekparolis kontraŭ Dio kaj kontraŭ Moseo: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? ĉar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo naŭzas la mizera nutraĵo. 6 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael. 7 Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris: Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo preĝis pri la popolo. 8 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faru al vi serpenton kupran kaj metu ĝin sur stangon; kaj ĉiu mordita, kiu ekrigardos ĝin, restos viva. 9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis ĝin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj ĉi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva. 10 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en Obot. 11 Kaj ili elmoviĝis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraŭ Moab, en la oriento. 12 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared. 13 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; ĉar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj. 14 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo:

Vaheb en Sufa, Kaj la valoj de Arnon, 15 Kaj la deklivo de la valoj, Kiu turniĝas al la kolonio Ar Kaj apogiĝas al la limo de Moab.

16 Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo diris al Moseo: Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.

17 Tiam kantis Izrael ĉi tiun kanton: Leviĝu, puto, ni kantu pri ĝi; 18 Puto, kiun fosis princoj, Boris eminentuloj de la popolo, Per la sceptro, per siaj bastonoj.

Kaj el tiu dezerto al Matana, 19 kaj el Matana al Naĥaliel, kaj el Naĥaliel al Bamot, 20 kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur la kampo de Moab, ĉe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la dezerto.

21 Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, por diri: 22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojiĝos sur kampon aŭ en vinberĝardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ĝis ni trapasos viajn limojn. 23 Sed Siĥon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraŭ Izraelon en la dezerton kaj venis ĝis Jahac kaj ekbatalis kontraŭ Izrael. 24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon ĝis Jabok, ĝis la Amonidoj; ĉar forta estis la limo de la Amonidoj. 25 Kaj Izrael prenis ĉiujn tiujn urbojn; kaj Izrael ekloĝis en ĉiuj urboj de la Amoridoj, en Ĥeŝbon kaj en ĉiuj ĝiaj dependantaĵoj. 26 Ĉar Ĥeŝbon estis la urbo de Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kaj li militis kontraŭ la antaŭa reĝo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon ĝis Arnon. 27 Tial diras alegoriistoj:

Iru Ĥeŝbonon; Konstruiĝu kaj fortikiĝu la urbo de Siĥon. 28 Ĉar fajro eliris el Ĥeŝbon, Flamo el la urbo de Siĥon; Ĝi formanĝis Ar-Moabon, La mastrojn de la altaĵoj de Arnon. 29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemoŝ! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la reĝo de la Amoridoj Siĥon. 30 Ni faligis ilin; pereis Ĥeŝbon ĝis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin ĝis Nofaĥ, Kiu estas apud Medba.

31 Kaj Izrael loĝis en la lando de la Amoridoj. 32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris ĝiajn vilaĝojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis. 33 Kaj ili forturniĝis kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batali ĉe Edrei. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ne timu lin, ĉar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon. 35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, ĝis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.