Выбрать главу

Jenő Rejtő. LA SKELETA BRIGADO

tradukis: László Balázs

Unua ĉapitro

1

La milita pastro retropaŝis ekvidinte la mortkondamniton kelkajn minutojn antaŭ la ekzekuto en iu karcero de la prizono de la militista prokurorejo.

La mondo ankoraŭ ne vidis tiaĵon!

La mortkondamnito sidis tie, vestita en kompleta frako! Iomete ebria, krome li portas blankan floron en la butontruo kaj fumas dikan cigaron Havana, dume li fajfadas kun dormemaj okuloj.

Li estas stranga mortkondamnito!

Posttagmeze ekzemple li iris promeni en la urbon por viziti vaporbanejon, kie li banis sin. Baldaŭ li pranzis en bonfama, burĝa kafejo, poste li legis la ĵurnalojn, ĝis la vespero li kartludis remi-on. Ĉar li ankoraŭ havis kelke da horoj ĝis la ekzekuto, li vizitis la publike konatan, ekskluzivan amuzejon Ambasadoro.

La mortkondamnito tie mendis ok-pladan vespermanĝon kaj elektis al tiu botelon da sango-smeralda, peza Iberia vino, deveninta el tiu fora historia rikoltaĵo, kiu alvenis en Afrikon eble kun la herezuloj, fuĝintaj de antaŭ la inkvizicio.

Ĉar la mortkondamnitoj — precipe unu tagon antaŭ la ekzekuto — ne ricevas forpermeso por ludi remi-on, kaj viziti iun bonfaman amuzejon, do mi sentas tiel, ke la afero devas esti klarigata.

La okazaĵon kaŭzis unuavice la neglektemo de vicgrafo Hausier, kiu malgraŭ sia juna aĝo, estis leŭtenanto de la Sekreta servo.

Kolonelo Pocet venigis al si la vicgrafon antaŭ la tagon de la ekzekuto de la mortkondamnito ĥenry Fécamp:

Vi estos komisiita pri la ŝajna fuĝigo de Fécamp, kiel membro de spiona organizaĵo. Kredigu al li, ke vi volas dividi kun li la prezon de la kaŝita aktujo. Ĉar tiu homo malaperigis tre gravajn dokumentojn. Mi opinias, ke vi bone konas lian historion.

— Jes, Fécamp mortigis kapitanon kaj lian ŝoforon, li forrabis ilian aktujon, kaj oni ne scias, kie li kaŝis ĝin. — Nu, de Fécamp estos mortpafita, tiam ni neniam ekscios, kien li kaŝis ĝin. Gravas do, ke ni ankoraŭ faru lastan provon antaŭ la ekzekuto. Vi ŝajne fuĝigos lin, kiel spiono.

— Mi komprenas, sinjoro kolonelo…

La kolonelo klarigis al li la zorgeme preparitan planon. Tute ne estas malfacila tasko por la Sekreta servo fuĝigi arestiton el la militista malliberejo.

Sekvonttage la kolonelo gvidis civile vestitan homon en la ĉelon de Fécamp. La civilulo estis vicgrafo Hausier, la oficiro de la Sekreta servo.

— Tiu ĉi sinjoro estas advokato — diris Poncet. — Je la petskribo de via onklo André Fécamp, vivanta en Parizo, ni permesis, ke en la nomo de via familio tiu ĉi homo notu vian lastan ordonon pri via havaĵo, se vi posedas ion.

— Dankon, sinjoro kolonelo — respondis la prizonulo numero 63.

La kolonelo foriris.

— Nu — komencis la vizitanto, — mi venis pro negoc-afero… Mia komisiinto estas la unua spiono de Eŭropo. Niaj financaj rimedoj kaj kontaktoj estas tute senlimaj.

— Ĉu vere?

— Je mia vorto. Mi informas vin, ke oni rifuzis vian indulg-peticion. Ĝi estos morgaŭ anoncata al vi, kaj postmorgaŭ…

— Oni mortpafos min. Mi atendis nenion alian — respondis Fécamp kaj konstatis, ke sur lia dekstramana, blanka ganto, kuŝanta sur la aktujo, nigra strio tiriĝas sur la interna flanko, ĉe la manplato. Tion kaŭzas la prenilo de la glavo! La oficiro de la Sekreta servo forgesis aĉeti civilan ganton. Nun jam ankaŭ la arestito sciis, ke tiu, kiu sidas vidalvide al li, ne estas spiono, sed membro de la Sekreta servo.

— Se vi promesos, ke vi dividos la prezon de la ŝtelitaj dokumentoj kun mi, po kvindek procentoj por ni ambaŭ… tiam mi savos vin.

„Li ne estas tro saĝa oficiro” — pensis Fécamp. Li tuj sciis, ke post la fuĝo, kiam li transdonos la aktujon, oni kaptos kaj mortpafos lin… Kio cetere ĉiumaniere okazos.

— Kiel? — li demandis kun ŝajna scivolemo.

— Kiam oni kondukos vin por anonci al vi la decidon de la prezidento, sur la etaĝa koridoro, kie vi devas turniĝi antaŭ la ŝtuparejo, ni enĵetos fumbombon. Saltu en la procesejon numero 171. Miaj homoj faris fendon en la muro, malantaŭ la dokumentŝranko, kaj vi povos atingi malgrandan korton tra la breĉo. Tie mi atendos vin…

Fécamp pensadis.

— Kvindek procentoj estas multa. Kio restos al mi?

— Estu do… tridek…

— Nu bone.

La sekvan tagon antaŭtagmeze ĉio okazis laŭ la plano. Fécamp estis kondukita en la procesejon, kie milita juĝisto anoncis la rifuzan decidon de la prezidento.

— Ĉu vi komprenis, kion mi laŭtlegis?

— Jes, sinjoro generalo! — li respondis soldatece.

Oni forkondukis lin.

Poste jam ĉio iris glate

Turniĝejo… fumbobmbo… procesejo… malgranda korto…

Du homoj atendis lin en la korteto, kaj ili suprenvenis sur la straton tra la kanalo, ie ĉe la vilao-kvartalo. Li estis „libera”, kaj ili sidis en grandan, fermitan aŭton.

Oni akompanis lin en elegante meblitan vilaon, kie la „advokato” atendis lin.

— Ĉu nun? Ordonu! — li diris malvarme. — Niaj rimedoj estas senlimaj.

— Bonege

— Unuavice kion ni devas fari?

— Mi bezonas civilan vestaĵon. Mi deziras renkontiĝi kun iu.

Posttagmeze Fécamp pranzis en la kafejo Regent, li legis ĵurnalojn, kaj nek tio ĝenis lin, ke antaŭe oni metis perukon sur lian kapon kaj gluis falsajn lipharojn al li. Kvazaŭ timante, ke iu persekutas la fuĝinton. Malproksime sidis la „advokato”. ĉirkaŭ la domo, ĉe ĉiu paŝo krozis policanoj, civile vestitaj. Je la dua horo la kondamnito, al kiu oni donis monon abunde, provizis sin per cigaredoj Lucky Strike kaj trinkis likvoron Maraschino. Poste la kelnero paŝis al li dirante:

— Ni havas gaston ĉi tie, kiu ŝatus kartludi remi-on… Se ankaŭ vi ludus, sinjoro…

— Mi tre volonte ludus.

„Jen”! — pensis vicgrafo Hausier, la „advokato”.

„Jen!” — pensis la kelkaj plotonoj da detektivoj, promenantaj antaŭ la domo. Ĝi estis la signo! Inviti lin kartludi remi-on! Kaj sub la preteksto de la ludo ili interparolos.

Fécamp estis akompanata al ruĝharara, okulvitra fotografisto, kiu nomiĝis Egon Jörgens, devenanta el Svedio.

— Mia nomo estas Egon Jörgens, mi ŝatus ludi remi-on per dek kartoj. Post la divido ni povas interŝanĝi tri kartojn.

La purigistino, kiu se ne ne portis virinan vestaĵon, estis ĉefinspektoro ĉe la polico kaj atribuis gravan signifon al tiuj enigmaj vortoj. Ĉiuokaze li balais en ilia proksimo.

— Kiom estu la banko? — demandis la ruĝharara fotografisto, kiam ili jam ludis.

— Laŭ via deziro

Fécamp havis bonajn kartojn.

— Mi ne ludos per tro alta sumo, mi havas malmulte da lukro, mi povas perdi malmulton.

— Nek mi havas multon perdi — respondis Fécamp kaj vidis, ke li havas remi-on, sed la fotografisto kial ne ricevu iom da ŝtata subvencio. Li forĵetis bonan karton.

— Mi havas remi-on — diris Jörgens tre ekscitite. — Interese! Kontraŭ du ĵokereoj.

— Estas interese.

Ili ludis ĝis la sepa vespere. Dume la ĉefinspektoro kvinfoje telefonis al sia superulo. Je la kvara horo alvenis la rapida respondo el Stokholmo al la poplicejo. „Egon Jörgens antaŭ dek jaroj estis serĉata de la polico pro bigamio. Lia afero preskriptiĝis. La nomo de lia patrino estas Marie Jörgens.”

La vangoj de la ruf-harara fotografisto ruĝiĝis. Li ludis spireganta kaj ekscitita, havanta taŭzitan hararon, lia kravato flankenŝoviĝis…

Li konstante gajnis. Fécamp trinkis centjaran Italan vermuton kaj perdis. Estis la sepa horo vespere.

— Sinjoro! Nun mi devas foriri — diris Fécamp. — Duoblo aŭ nenio. Mi perdos tricent frankojn.

„Unu ludpartio por gajni sescent frankojn! ĝi estas alta sumo, se temas pri fotografisto. Sed la adversulo ne scipovas ludi” — pensis Jörgens aranĝante siajn ruĝajn, hirtajn harojn.