Выбрать главу

Mi nenion povas diri krom tio. Mi faris mian konfeson propravole, nek la influo de miaj superuloj, nek alia, ekstera cirkonstanco devigis min al tio.

Antaŭ atestantoj mi aŭtentigas la diritajn per mia subskribo.

John Carew p. m.

La kulpo de senranga soldato Henry Fécamp estas senduba, post la unuaj demandoj li faris sian konfeson memvole, nedevigite, neinfluite:

La konfeso de la senranga soldato n-ro 63:

Mi konfesas, ke mi mortigis kapitanon Villiers kaj la ŝoforon de la armea aŭtomobilo. Mi rabis la aktujon, krome la vojaĝpakĵon de la kapitano. La konfeso de la senranga soldato Carew estas vera. Kiam li ekdormis en la kafejo de Bochur, mi ŝteliris el la ejo. Mi kaŝobservis la aŭton ĉe la rando de la dezerto, kaj el embusko mi mortigis la viktimojn per pluraj pafoj. Fuĝinte mi forŝetis la pistolon. Mi ne povas montri la lokon. Mi fosis la vojaĝpakaĵon. Mi faris la krimon pro la instigo de spiono, esperante ricevi okcent mil frankojn. Oni promesis tiom da mono al mi. Mi rifuzas ĉiun informon rilate la kaŝitan aktujon.

Mi legis kaj aŭtentigis ĝin per mia subskribo:

Henry Fécamp, senranga soldato n-ro 63

Arestinte la suspektaton, mi ordonis transport lin en la militistan prokurarejon de Oran, akompanate de forta eskorto. Aldone mi sendas la liston de la konfiskitaj krimobjektoj.

Subskribo de la majoro, gvidanta la krimesploron

Delives p. m.

LA ARESTEJO DE LA

MILITA PROKUROREJO

ORAN

Kopio

T R A N S P R E N O    D E   A R E S T I T O

La suboficiro (bataliono III, kompanio 2) kaporalo Timeaut kaj du eskortantoj alkondukis Henry Fécamp-on, la senrangan soldaton n-ro 63 (bataliono III, kompanio 2) al la Militista Prokurorejo de Oran, el la fortikaĵo numero 72, oazo Ulogi. Mi difinis por la arestito la karcelon n-ro 108, kaj mi registris lian nomon en la etaton de la prizono.

Mi tuj transdonis al sinjoro akuzisto la krimesploran protokolon (difektitan, sed ne malfermitan, sigelitan per kvar sigeloj, metitan en grizan, oficialan koverton), krome plombitan, brunan aktujon, kun la surskribo „krimobjektoj”, kunportitajn fare de la eskortanto.

Oran, 26. IV. 193…

Subskribo:

intendanto Du Biron

La subskribo estas stampita:

La Arestejo de la Militista Prokurorejo

Oran

DE   L A   P L E J   S U P E R A

M I L I T A   T R I B U N A L O

Kopio

D E C I D O

Mi ordonas laŭ la propono numero 127/193… F. L., prezentita fare de la milita akuz-komisaro, ke la senranga soldato n-ro 63, Henry Fécamp, bataliono III, numero 81, kompanio 2, akuzita pri murdo de du homoj, rabo kaj spionado, restu ĝis la proklamo de la fina verdikto de la ĉefproceso en provizora aresto, kiun efektivigis la kapitano de la fortikaĵo n-ro 72 (oazo Ulogi)

Subskribo:

Joseph Vilmont

milita juĝisto p. m.

Mi proklamis la supran decidon

antaŭ la akuzito, kiu konsentis kun tio.

De La Plejsupera Milita Tribunalo

E N   L A   N O M O

D E   L A   F R A N C A   R E S P U B L I K O

La Plejsupera Milita Tribunalo de Oran, rilate la krimaferon de Henry Fécamp, akuzita pri patrujperfido, spionado, rabmurdo de du homoj, kiu estas 25 jara, needziĝinta senranga soldato n-ro 63, bataliono III, kompanio 2, hodiaŭ, dum la ĉeftraktado decidis, kaj proklamis la sekvan

F I N A N   V E R D I K T O N

Estas rifuzita la kasacio, prezentita fare de la milita advokato, kiu estas designita por pledi la akuziton, kaj la milita tribunalo de Oran aprobas la verdikton n-ro 1026/193… pri mortkondamno, proklamita la 17-an / VIII 193…

M O T I V O

La Plejsupera Milita Tribunalo de Oran akceptas la motivon de la verdikto de la milita tribunalo valida, ĉar siaflanke ne trovis senkulpigan cirkonstancon, favore al akuzito, kaj la eksterordinare grandnombraj pligravigaj cirkonstancoj ĉiumaniere motivas la efektivigon de la puno, proklamita en la juĝo.

Referanto: Prezidanto de la ĉeftraktado

majoro Gaston Joubert p. m. marŝalo De La Roziér-Strass p. m.

La tribunalo proklamis la verdikton antaŭ la akuzito, kaj por komenci la indulgan proceduron, ĝi estas prezentita al la prezidanto de la respubliko.

La 27-an / VIII 193… De La Roziér p. m.

ARESTEJO DE LA

PLEJSUPERA

MILITA TRIBUNALO

ADMINISTRA OFICEJO

Oran, 18. VII. l93…

DEPONEJA BILETO

Senranga soldato n-ro 63, Henry Fécamp (bataliono III. kompanio 2) kondamnita al dumviva malliberigo, la hodiaŭan tagon transdonis deponi unu brunan valizon.

Enhavo: du kovriloj, unu razilkompleto, unu akriga rimeno, ses libroj. Unu termobotelo, unu brakhorloĝo, unu poŝlibro.

La Administra Oficejo transprenis la supre menciitan valizon kun la objektoj, registritaj en la inventaro I. N. 193… 27918. II. 193…

En la deponejo transprenis:

adjutanto Bertman Houbegin

suboficiro de financkontrolo

Anstataŭ la skribisto:

subkaporalo P. Gorlieu

A P E R T A   O R D O N O

Kaporalo Emil Larnac kaj du senrangaj soldatoj akompanu la kondamniton n-ro 63 katenite (tiel, ke lia pojnoĉeno estu serure fiksita al la ŝtalringo, forĝita ĉirkaŭ lia maldekstra maleolo) al la provizora compagnie discipline bataliono III, kompanio 2, depotanta en la fortikaŭo n-ro 32, en Bahr El Sudan.

Ekveturo: la …-an / IX / 193…

je la 14,20 horo, Oran, ĉefstacidomo

Neniu rajtas vojaĝi en la kupeo, difinita por la eskorto, krom la akompanantoj kaj la malliberulo, preskribita en la aperta ordono!

La pordo de la kupeo devas estis ŝlosita!

Neniu rajtas paroli al la kondamnito, kaj li ne rajtas sidi proksime al la fenestro. La devo de la suboficiro estas malhelpi, ke li ne komunikadu per signoj.

Tuj post la alveno ili anonciĝu ĉe la kapitano de la puntendaro, alkondukinte la malliberulon kaj transdonu la akompanantajn dokumentoj, senditajn kun la ordono.

La ordono estas skribita: la 8-an de IX / 193… je la 9,40 horo

en la milita arestejo de Oran:

majoro Ballonin

komisiito pri la akuzo p. m.

Alveno: la 14-an de IX / 193… je la 23,30 horo

Fort 32. Bahr El Sudan II/1. C. Dis.

La anstataŭanto de la kapitano:

ĉefleŭtenanto Screbin p. m.

Ŝtatsekretario

S E V E R E   K O N F I D E N C A

Al la Prezidanto

de la Plejsupera Milita Tribunalo de Oran

Monsieur Le Maréchal!

Konsidere al la eksterordinare gravajn militistajn interesojn, sinjoro Prezidento ŝanĝis la proklamitan mortkondamnon laŭ la propono de sinjoro ministro pri militaj aferoj kaj generalleŭtenanto Gobieaux. La krimfarinto centoble meritis la morton, sed dum li vivas, ni povas esperi, ke la punlaboro rompos lin, kaj per la promeso de pli bona traktado ni provos konfesigi lin. Sinjoro Marŝalo, bonvolu aldoni la kopiojn de ambaŭ leteroj, krome tiun ĉi severe konfidencan instrukcion al la akompanantaj dokumentoj de la prizonultransporto, komandita al Bahr El Sudan.