— Ĉu tio estas ordono? Bone! En ordo!.. damne. — Li eltrinkis la brandon kaj spiregis, kvazaŭ li ekripozus post intensa kurado. Kvankam li jam longe sidadis, sed tiu intermita spirado senĉese ripetis la ritmon de lia foruzita koro, kiu luktis kontraŭ lia konstanta spirmanko.
— Malkontinue funkcias tiu maŝinaĉo…
Li eklevis sian ŝultron kun inerta, bagatelum mieno, kvazaŭ li malestimus sin mem, ke lia hepato, organismo, do la fiziologia stulteco de la vivo havas gravecon, per kio li vivtenas sin, pro nura kutimo, laŭ la ŝanĝiĝo de liaj postlasitaj farendaĵoj, en Bahr El Sudan… Kun pigre balaciĝanta kapo, reveme li fiksrigardis malcertan punkton tra la aero kaj rulumis cigaredon.
— Ne prenu kiel ofendon, amiko — fine li ekparolis raŭke, — mi altestimas ĉiun bravan kamaradon de la Sekreta servo, sed mi ne atingus tie eĉ la rangon de subkaporalo… Mi estas soldato, senhezite plenumanta la ricevitan ordonon! Eĉ tion, ke mi drinku kun spiono… Sed prefere mi gvidus du plotonojn de sanitarajn soldatojn por ataki kvin mil ribelintajn tuaregojn, se estas permesate elekti inter la ordonoj. Mi Dio!.. Tintigi glason kun spiono… Oni forgesis instrui min pri tiu strategio en Saint-Denis.
Sirone spiregante fiksrigardis la blue ŝvebantan fumon. Ankaŭ du-tri musoj trakuris antaŭ li sur la planko. Kial troviĝas tiom da musoj ĉi tie?
— Mi ne estas superstiĉa… sed io pendas en la aero… La vivo estas stranga ĉi tie… Mi scias pri neniu, kiaj intencoj bolas en li interne. Screbin, la ĉiam bonhumora subite pensis ion kaj mortpafis sin fajfante…
Rigidiĝinta palmokrono desegniĝis malrapide antaŭ la fenestro, kvazaŭ iu enrigardus singarde, antaŭenkliniĝante, laŭ la proksimiĝanta orbito de la luno. La malhelaj konturoj de la glavosimiaj folioj de la frondaro disvolviĝinte memorigas pri grandega, dehiskinta rozo.
Ie kriĉis vekiĝinta birdo tre malproksime. Vigoin sentis etajn, pikajn dolorojn en sia kranio, kvazaŭ de tempo al tempo reviviĝus iu aŭ alia komisuro lia. La palmokrono, ŝvelinta en la vitreca lumo ekbruetas, scivolema kapo de simio gapas en la ĉambron por momento, poste ĝi subite malaperas kun laŭta dentogrincado.
Alvenas sanitara soldato, kiu metas flavan slipon antaŭ la kapitanon. Sirone haste subskribas tion, kaj la junulo foriras.
La varmega, humida aero grasosimile kovras ilian vizaĝon, kaj iafoje ili ĝemas. Malbongusta, amara silento sidas en la sufoka kontoro de la kazerno, simila al atendejo.
— – Ĉu la kondamnito n-ro 63 ne menciis, ke li havas monon? — demandis Vigoin. Ankaŭ juveloj troviĝis apud la dokumentoj, kies valoro estas du mil frankoj. Evidentiĝis, ke la murdita kapitano antaŭnelonge heredis, kaj li transprenis ĝin en la ambasadejo de Maroko.
— Jes, mi scias… mi memoras — diris la kapitano lace, ĉar lia kapo tre peziĝis, li eltrinkis preskaŭ duon botelon da brando je unu tiro.
Vigoin provis iradi, sed li denove eksidis pro la protestanta krakado de la planko. Ĉiu disonanca bruo ĝisekstreme sreĉis liajn nervojn ĉi tie.
— Ĉu li havis gefratojn? — demandis Sirone kaj oscedis.
— Ĉu Villiers? Unu… junan fraton… Mathias Villiers, kiu estas aktoro. Oni diras, ke lastfoje li rikoltis sukceson en Londono… Kaj kapitano Villiers, la kompatinda… Kien li estus povinta meti sian heredajon, ol apud la plej konfidencajn militajn sekretojn?
La sanitara soldato denove envenis kun flava folio, kaj Sirone subskribis ĝin.
— Portu al ni salajn keksojn de sinjoro regimentkuracisto — li diris al la foriranta junulo.
— Kial li venas ĉi tien por peti subskribon? — demandis Vigoin, kiam ili restis en duopo.
— Multaj tifuloj estas en la fortikaĵo, kaj ili kutimas morti nokte. Plej ofte inter la dekdua kaj la kvara horo… Ĉu vi povus diri, kial?
Vigoin kelkfoje nervoze glatigis siajn harojn per siaj fingroj.
— Kial vi devas subskribi tiun flavan folion?
— Ĝi estas entombiga permeso okaze de eksterordinara stato. Dum epidemio oni devas enterigi la kadavron plej malfrue unu horon post la morto.
Li oscedis. Sed li ne estis dormema. La flamo de la brando komencis bruli en li.
— Ĉu vi povus diri, Vigoin, kial ĝuste inter la dekdua kaj la kvara horo preferas morti la tifuloj?
Vigoin rigardis al la fenestro, poste sur la plafonon, senkonsile. Li sentis dikan, malbonan guston en sia buŝo kaj naŭzon en sia stomako.
— Kiel?… Ne… Ne… mi ne scias…
Ĝi estas terura loko! Io pulsadis super lia palbebro, kaj ia varmega premo doloras lin.
— Estus bone — li diras malgaje, — se la tifo ne mortigus la malliberulon n-ro 63, antaŭ ol ni povus konfesigi lin.
— Hodiaŭ matene mi ordonis ŝnurpendiigi tiun friponon… — li rimarkis per tia voĉo, kvazaŭ li poste volus trankviligi siankonsciencon, nu jen, li ne estis maljusta. Eble estus pli bone senhaŭtigi lin vivanta, antaŭ ol li farus esplorfosadojn en mia animo per sia muzikilo.
— Mi ne komprenas tion, mi petas — diris Vigoin.
— La fripono malgraŭ lia ĉiu kulpo estas poeto. Ni diru, en tiu demona, malbonega senco, kiel kelkaj homoj vidas la satanon tiom majeste turpa, ke artkritike analizante ĝi jam ŝajnas „bela”, kiel en la vizio de Dante pri la infero. — Nun ekflagris la alkoholaĵo en li, liaj ekzaltitaj okuloj brilis, kaj li vidis siajn konfuzajn konstataĵojn bonegaj, kun malĝusta prijuĝo de ebria homo. — Ĉu vi pensas, ke tiu certa greko ne kredis la belon, kiam li vivigis siajn groteskajn fantomojn per sia fantazio sur la muroj de Escorial? Sed ankaŭ tio eblas, se li ne estus lerninta pentri, tiam li estus tirinta la atenton sur sin, kiel mondfama krimulo, ĉar la kreoforto, troviĝinta en la homaro, estas la sama!.. Ĝi rompas al si vojon tra la reguliloj de la arto, amo kaj regadvolo, antaŭ ol eksplodigi la sanan menson de la homo. Sed ankaŭ la peko estas nur tia versio de la sekura valvo de la transformiĝinta kreoforto, por ke ĝi povu foriĝi el la homo, ĉar alimaniere ĝi esplodigus lin! Eble El Greco serĉus siajn bonegajn, morbajn viziojn en patrujperfido, se li ne pentrus tiujn, realajn. Sed eĉ tio povas esti, ke li revelacius en la publika intereso de la homaro, kiel Zoroaster, aŭ kiel la maljuna patro Kneipp. Sed li samtiel povus esti Sankta Paŭlo, okupinta Romon, eble iu konkeranto, oceanojn venkanta… Tiu knabo do estas poeto. Li prikantis la pekon per sia vivo.
— Ĉu vi deziras ion?
— Mi diras tion, eble, se tiu knabo violonludus pli bele — li daŭrigis impete, — aŭ li formus pli bele siajn skulptajojn, tiam li ne estus mortiginta la kapitanon. Gravaj artistoj ofte estas diletantaj artistoj, kaj iuj gravaj artistoj estas diletantaj krimuloj, kiel Rambrandt aŭ Villon… Vi ĉiumomente povas senti ĉe ni en la fortikaĵo: timego de sencele restantaj, alttensiaj ambicioj cirkulas ĉi tie.
— Unuavice — pensadis vigoin pri tute alia afero kaj frotis siajn varmegaj palpebrojn — prefere mi okupiĝos pri la oficiroj…
— Ĉu vi deziras ion?… — Li trinkis, ĉar lia ebria, tromemfida entuziasmo komencis malpliiĝi. — Jen estas ekzemple tre inventema homo, erarvaganta sen agosfero: Libourne. Ĉiumonate li plenskribaĉas kajeron… Li verkas memorandojn. Li kredas prosperon kiel granda reformanto de la militistaj punsistemoj. Ĝi estas nura stultaĵo. Mi transprenas liajn kajerojn, ke okaze mi okupiĝos pri lia ideo. Li nur skribu. Ĉu ne?
Vigoin malgaje aŭskultis, ke tiu kapitano per kia objektiva, psikologia kaj arthistoria revado entuziasmiĝas, malgraŭ sia hepatmalsano kaj rompita kariero, en la premaera, dezerta nokto. Liaj kormuskoloj malregule kovulsiis surprizitaj pro la nova klimato, kaj lia ĉiam pli kreskanta inciteco fariĝis preskaŭ furiozo en la aerblovo de siroko.
Kiam li instinkte eltrinkis glaseton da brando, li komprenis, kial estas preskaŭ ĉiu homo alkoholisto en tiu ĉi fortikaĵo. Lia vizaĝhaŭto travarmiĝis post duon minuto, kaj liaj korbatoj fariĝis regulaj pro la alkoholaĵo.