— Tiu homo, tiu murdista poeto — daurigis Sirone — elfosis el la paleolitika, miocena, aŭ mi ne scias, el kiu tavolo de mia animo la entombigitan Campanile-on kaj la statuojn de Quatro Fontane en Romo malantaŭ la Quirinale, kie mi ĉiam atendis virinon.
Venis la sanitara soldato. Li denove portis flavan paperon, kaj ankaŭ kekson, de la kuracisto. La kapitano subskribis, la junulo foriras, kaj Sirone daŭrigas sian rakonton kun larĝa mangesto:
— …La virino ĉiam venis el la direkto de Via Rasella kaj portis flavan raglanon, kiel la viroj. Mi rimarkas, eblas, ke tiu raglano apartenis al ŝia iama, malinda amanto, nun jam estus malfacile decidi… Foje mi pensis, ke mi demandos tion, kun multaj aliaj demandoj, kiuj ŝajnis al mi gravaj. Ni iris ĝuste al Termini, kie statuo de Moseo kaj du flankaj figuloj formas arkadan fontanon… laŭ mia opinio ĝi estas la plej malbona verko de Fontan… Tie mi volis demandi multajn aferojn, kaj eble ĝi estus bone, sed venis konato. Ni salutis lin kun malgaja antaŭsento, ĉar tiam li vanigis ĉiun demandon. Kaj mi devis atendi… Tiel fariĝis la Eterna Urbo nun jam Eterna Atendo…
La soldato venas… Sirone subskribaĉas… Flava papero svingiĝas…
Vigoin klinis sian kapon malantaŭen sur la apogilon de la seĝo. Li suferis.
— Tiu knabo — rakontis Sirone gaje — elfosis Romon el la seka polvo per violono. Kaj ankaŭ tion, kio jam doloris en la tombo kune kun Romo, li do nur tre mallaŭte ploris… Kial ĝuste li? Tio estas sekreto. La sekreto estas viviga elemento ĉi tie, nature sekreciiĝinta antitoksino kontraŭ la cianido de la realaĵo.
Subite li silentiĝis…
Vigoin eklevis sian kapon! Kio ĝi estas?!
Stranga sono estiĝis ie.
Sirone ekstaris kaj fikse rigardis super la tablo, pugne apogante sin sur ĝi.
— Kio ĝi estas, pro Dio? — demandis Vigoin per melodia, malpacienca krio pro sia nervozeco.
Stranga, ne pli forta ol bruado de amaso da muŝoj, zumanta veado aŭdiĝis de ie. Ĝi estis konstanta, kaj trenata ondando de sono, korŝira murmureto, el kiu ripetiĝis senĉesa laŭlitera veeo, malgraŭ ĝia softeco.
— Kio ĝi estas… kapitano? — li demandis, nun jam flustrante kaj kun teruriĝinta miro.
Siron levis siajn ŝultrojn kaj respondis plendvoĉe, lace.
— La Skeleta brigado… veadas tiam!.. Estas terure!
Kaj ĝi ondruliĝis… Simile al la zumado de milionoj da muŝoj, konstante murmurante. Kvazaŭ seksardanta kato veadus sur tre alta domtegmento, aŭ subite vekiĝinta bebo plorus amare en la najbara loĝejo…
Vigoin paŝis al la fenestro. Sur lia frunto ŝveliĝis vejno, larĝa preskaŭ kiel malgranda fingro, kaj sentis tiel, ke liaj lipoj dike, sensente streĉiĝas. Kelkfoje li elŝovis rapide sian langopinton por malsekigi siajn liprandojn. Vidalvide la luno ĝuste nun ĵetis lumon sur rokegon, kaj malcertaj konturoj moviĝis tie, kiel etaj raŭpoj. Ĉu ili estas fumece ŝvebantaj polveroj… aŭ homoj? Tio ne videbliĝis klare, kvankam tiu soleca rokego, altiĝanta el la dezerto brilis en tiel majeste klara kresĉendo per ĝiaj neĝe blankaj kaj arĝentaj koloroj, tiel solece, kiel koralinsulo subite elmergiĝas el la profundo de la maro, tiel grandiĝinte kaj akrakonture inter la lunlumo kaj la sablodunoj, ke oni povis kredi ĝin preskaŭ atingebla kun etenditaj manoj.
Varmega vaporo de brando preteris la vizaĝon de Vigoin. La kapitano staris malantaŭ li.
— Tie estas la Skeleta brigado… Ĉu vi vidas?… La speciala bivako… de relegaciaj perfiduloj… La ordinara punlaboro, kompare kun tiu de la Skeleta brigado estas tia, kvazaŭ diferencigo en la rango.
— Kio estas tiu ruĝa makulo?…
— Mi ne scias… Ĝi videbliĝas vespere… Ia fajro… Tio estas sekreto… Ankaŭ la plej mizera malliberulo povas havi sekreton. Mi volonte konfiskus tion de ili… Sed ne eblas. Ĉe la Skeleta brigado… Kiu supreniras tien, li neniam revenos… Kaj oni ne scias, kian sekreton ili havas. Sed ili vivas, ĝi estas certa. — Li konfesas la plej teruran aferon preskaŭ kun sufokiĝanta penado. — Oni diras eĉ tion, ke… kanibalismo estas tie… inter ili… Terure…
Facila vento flugis super Sharo kaj portis la veadon al ili.
Vigion iras decidpaŝe al la tablo kaj eltrinkas glason da brando por ĉesigi la veadon de la Skeleta brigado per la krakado de la planko.
— Mi petas vin, sinjoro kapitano — li diras raŭke, — mi vidas tiel, ke unuavice oni devas lukti kun la sugestio de malsaneca angoro, kiu volas vivi ĉi tie.
Sirone eklevis sian sultron:
— Kiu volas vivi ĉi tie?
Vigoin kun subite rompiĝinta elano refalis en la antaŭan, senaniman reveman parolmanieron:
— Ĉu ĝi ne estas legeno?… Pri tiu Skeletan brigado? Ĉu ĝi vere ekzistas?
— Ĝi ne estas… Nek mi kredas tion… Kvankam mi vidas… Sed en la profundo de mia animo mi ne kredas. La tuto estas terursonĝo de ia neŭrasteniulo… Ĝi ne estas vera… Ĝi estas nur vizio kune kun mi.
La halucinado de la veante zumantaj muŝoj nun denove ondadis al ili intermite…
— Se ne vekiĝos tiu neŭrastenia sonĝanto, tiam ankoraŭ okazos teruraj aferoj ĉi tie. Ĉu vi scias, kial?!.. — La tabako disŝutiĝis el inter liaj fingroj pro la impeta gesto, kiel li salivumante tiris antaŭ sia lango la freŝe rulumitan cigaredon, kaj dume li ŝanceliĝis. Lia raŭka krio per duobla e§o krakis en la nokto. — Ĉu vi scias, kial?! La naturo ne volas, ke homoj vivu ĉi tie, ĉu vi komprenas? La insidaj armilspecoj de la naturo intrige forigas la homojn de ĉi tie per histerio, reŭmatismo, per la veneno de ostoj kaj animoj, restarigante la antaŭan staton… Tio estas la vero! Ĉu vi komprenas? Nur niaj kadavroj restos ĉi tie, post kiam la insektaĉoj finis sian punlaboron. Poste nenio… Nur la famo kaj la legendo kaj ĉio, kio estas mensogo… Mi trinkas je tio! Saluton… Ni jam longe ne tintigas glasojn je la sano de unu la alia. Kial rememori la iamajn, karajn konatojn?
Li senspiriĝis. La malbona motoro, kiu de tempo al tempo ekimpetis kun ĝiaj vastiĝintaj valvoj, nun paneis.
Vigoin eksidis ĝemante kaj frotis sian frunton.
— Kion vi scias, sinjoro kapitano pri la Sekeletabrigado?
— Nenion. Ĝi estas la pura vero. Antaŭ ok jaroj ekmarŝis kompanio da legianoj por okupi la teron de la liberaj Baghar-mozlimanoj sur la altebenaĵo Baghar, en la norda parto de Sudano. Ĉi supre… — li montris tra la fenestro — ili bivakis jam unu monaton. Ili hakis la rokon kune kun la malliberuloj por konstrui vojon tra la montoĉeno, sur la plata altebenaĵo, kie kreskas nek herbo, nek arbo. Ne estas ombro. Terura rokego el granito… Poste okazis eksplodo. Onidire ĝi estis atenco. La eksplodo enterigis la oficirojn, kiuj estis sur la laborloko. La soldatoj ekmarŝis al la dezerto. Eble ankaŭ la senkulpuloj fuĝis, neniu ja el ili povis senpune saviĝi. Post du semajnoj ili estis revenigitaj katenite… Ilia gvidanto, alteria serĝento konfesis, ke ili havis ordonon ekmarŝi, ĉar la oficiroj subite ricevis ian mesaĝon. Ĝi kompreneble estas stultaĵo. Oni kondukis ilin supren al la Infera plataĵo sur ŝtuparo, kavigita en la rokon. Tiu mallarĝa suprenirejo estis la sola vojo inter ili kaj la ekstera mondo. Kiam ili ĉiuj estis supre, kolonelo Murier malsupre ordonis eksplodigi la ŝtuparon malantaŭ ili.
Vigoin konsterniĝis.
— Tio okazis antaŭ ok jaroj — daŭrigis Sirone, kaj li iris ŝanceliĝante, disigante siajn krurojn. — De tiam ili vivas tie. Ĉiu homo devas elmini difinitan kvanton da ŝtono ĉiutage. Rekompence ili ricevas provianton helpe de telfera lifto. La armeo bezonas trairejon ĉi tie, ĝi do estos. Dek metrojn larĝa.
— Ĉu ili… ne mortas?
— Jam ne multaj vivas el la soldatoj de la originala Skeleta brigado. Sed ili ĉiam ricevas novajn homojn, kiel rekompletigon… De tempo al tempo ribelas ie taĉmento, aŭ oni deklaras kelkajn malliberulojn rekulpiĝinta krimulo en Bahr El Sudan. Ili estas senditaj al la Skeleta brigado, de kie ne estas reveno.